Ŝajkaŝ
Bazaj informoj
redaktiŜajkaŝ, slave Šajkaš, serbe Шајкаш, hungare Sajkásszentiván, germane Schajkasch-Sentiwan estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Titel.
- Areo: 39 km²
- Loĝantaro: 4850
- Poŝtkodo:
- Telefonprefikso:
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Ĵabalj troviĝas je distanco de 12 km, Titel de 22km, Novi Sad de 23 km.
Historio
redaktiĜis fine de la 1-a mondmilito Sajkásszentiván apartenis al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon ĝis 1944.
Demografio
redaktiEn 1910 loĝis en Sajkásszentiván 3061 da homoj (1249 germanoj). Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj. En 1991 loĝis en Ŝajkaŝ 3828 da homoj (serboj 3641 95%, jugoslavianoj 79, ciganoj 37, hungaroj 21, kroatoj 17 kaj ceteraj). En 2002 loĝis en Ŝajkaŝ 4550 da homoj (serboj 4362 96%, ciganoj 64, kroatoj 21, hungaroj 18 kaj ceteraj).
Vidindaĵoj
redakti- ortodoksa preĝejo
- luterana preĝejo