Péter Mihályi

hungara ekonomo

Péter Mihályi [mihAji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Mihályi Péter estas hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).

Péter Mihályi
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1953 (1953-05-26) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto
vdr

Péter Mihályi[1] naskiĝis la  26-an de majo 1953(nun 1953-05-26) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Mihályi akiris ekonomikan diplomon (MSc) en Ekonomika Universitato Károly Marx en 1977. Post la diplomo li laboris en akademia instituto ĝis 1983, dum li studvojaĝis en la lernojaro 1980 al Universitato de Kolonjo. Inter 1983-1993 li estis sendita al Ĝenevo, kie li estis spertulo. Hejmenveninta li laboris en pluraj lokoj, krome li instruis ekzemple en Mez-Eŭropa Universitato, Universitato Corvinus de Budapeŝto kaj Universitato de Panonio ekde 2001 kiel profesoro. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1980, li kandidatiĝis (CSc) en 1990, li doktoriĝis (DSc) en 1999 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 2000. Lia esplora areo estis loĝejaj situoj, investadoj, okcidenta helpo depost la socialismo, privatigo, korupto, sanservo, pensia sistemo, sociaj malegalecoj. Li ricevis premion en 2007.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az NSZK gazdaságpolitikája (libro, 1989)
  • Socialist Investment Cycles: Analysis in Retrospect (1992)
  • Miért beteg a magyar gazdaság? (libro, 2008)
  • Varieties of Post-communist Capitalism. A Comparative Analysis of Russia, Eastern Europe and China (kunaŭtoro, 2020)

Fontoj redakti

Referencoj redakti