Péter Reischl [rejŝl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reischl Péter estis hungara arkitekto, profesoro.

Péter Reischl
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1918 (1918-01-02)
en Budapeŝto
Morto 26-an de aprilo 1983 (1983-04-26) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Péter Reischl [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1918 en Budapeŝto. Li mortis la 26-an de aprilo 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Reischl akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1941. Post siaj studoj li laboris en laborejo de la ĉefurba municipo. Ekde 1948 li havis postenon en la ministerio pri konstruo. Inter 1950 kaj 1978 li faris projektojn en ŝtataj enterprenoj aŭ institutoj, poste li pensiuliĝis. Pli frue li instruis en la menciita universitato pli, ol jardekon. En 1960 li ricevis premion. Li projektis pli, ol 700 konstruaĵojn, ĉefe lernejojn.

Elektitaj projektoj redakti

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Általános iskolák, óvodák, bölcsődék funkcionális vizsgálata (1962)
  • Iskolaépületek (1964) - libro
  • Az építés hatékonysága (1969)

Fontoj redakti