Předklášteří estas municipo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi etendiĝas 23 km nordokcidente de Brno, sur dislimejo de Boskovica sulko kaj Křižanova montetaro. Předklášteří najbaras kun Tišnov, Dolní Loučky kaj Štěpánovice. Al la municipo apartenas ankaŭ domaro Závist. Vivas ĉi tie 1 445 loĝantoj (2023).

Předklášteří
municipo
Strato Komenského - centro de la municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Předklášteří
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Tišnov
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Moravio
Montaro Křižanova montetaro
Rivero Svratka
Situo Předklášteří
 - alteco 256 m s. m.
 - koordinatoj 49° 21′ 09″ N 16° 24′ 09″ O / 49.35250 °N, 16.40250 °O / 49.35250; 16.40250 (mapo)
Katastro 7,26 km² (726 ha) Předklášteří
Loĝantaro 1 445 (2023)
Denseco 199,04 loĝ./km²
Sulko Boskovica sulko
Unua skribmencio 1233
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 666 02
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0643
NUTS 5 CZ0643 549746
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Předklášteří
Retpaĝo: www.predklasteri.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nelepeč-Žernůvka, Březina, Štěpánovice, Dolní Loučky, Tišnov, Vohančice kaj Lomnička.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1233, en kiu estas menciata cisterciana monaĥejo Porta coeli fondita je tri jaroj pli antaŭe fare de reĝino Konstanca Hungara (1181–1240), vidvino post Přemysl Otakar la 1-a (1155–1230). Konstanca estas ĉi tie sepultita.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 208
18801 226
18901 030
1900962
19101 078
19211 166
JaroLoĝantoj
19301 299
19501 274
19611 276
19701 293
19801 411
19911 285
JaroLoĝantoj
20011 344
20141 430
20161 444
20171 446
20181 440
20191 420
JaroLoĝantoj
20201 408
20211 456
20221 407
20231 445

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de La plej sankta Triunuo

Monaĥejo Porta coeli redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monaĥejo Porta coeli.

Porta coeli estas frue gotika monaĥejo, nuntempe ununura moravia virina cisterciana monaĥejo. Ĝi estis fondita verŝajne en la jaro 1230 fare de Konstanca Hungara, vidvino post Přemysl Otakar la 1-a. La monaĥeja preĝejo de Ĉielpreno de virgulino Maria estas triala baziliko kun transversa navo.

Muzeo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Podhoracka muzeo.

En la areo de la monaĥejo havas sidejon Podhoracka muzeo kun ekspozicio Historio kaj nuntempo de monaĥejo Porta Coeli. En ĝiaj pluaj spacoj estas ekspozicioj de mineraloj kaj paleontologiaj trovaĵoj.

Pluaj fotoj redakti