Pača, hungare Andrási (andrAŝi), estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Pacsa (paĉa), poste honore al terposedanto grafo Andrássy la vilaĝo ricevis novan nomon.

Pača situas en la plej griza regiono

Situo redakti

Pača situas en valo de rojo, fine de aĉa sakovojo el Krásnohorské Podhradie. Rožňava troviĝas 8 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1338 en formo "Patcha", apartenanta al fortikaĵo Krasznahorka. En 1828 oni komputis en Pacsa 97 domojn kaj 730 homojn. En 1910 loĝis en Andrási 589 homoj, (532 slovakoj, 37 hungaroj, 11 germanoj). En 1913 incendio okazis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rožňava, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Andrási escepte rehungariĝis. Spite la unuan Arbitracion de Vieno la vilaĝo tute ligiĝis al Krasznahorkaváralja, tial Hungario ricevis ĝin. En 2001 loĝis en Pača 642 da homoj, (625 slovakoj, 6 hungaroj, 4 ciganoj kaj aliaj).

Eksteraj ligiloj redakti