Krásnohorské Podhradie
Krásnohorské Podhradie, hungare Krasznahorkaváralja estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.
Krásnohorské Podhradie | |
hungare: Krásznahorkaváralja | |
municipo | |
Krásnohorské Podhradie
| |
Oficiala nomo: Krásnohorské Podhradie | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Košice |
Distrikto | Rožňava |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Gemer |
Montaro | Slovaka paradizo |
Memorindaĵo | Krásna Hôrka burgo |
Rivero | Krásnohorský potok |
Situo | Krásnohorské Podhradie |
- alteco | 795 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 39′ 14″ N 20° 35′ 44″ O / 48.65389 °N, 20.59556 °O (mapo) |
Areo | 23,17 km² (2 317 ha) |
Loĝantaro | 2 645 (31.12.2010) |
Denseco | 114,16 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1322 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 049 41 |
Telefona antaŭkodo | +421-58 |
Aŭtokodoj | RV |
NUTS | 525871 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Krásnohorské Podhradie | |
Retpaĝo: www.krasnohorskepodhradie.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Turňa nad Bodvou-Rožňava. La lasta troviĝas 5 km.
Historio redakti
Burgo redakti
La burgon oni konstruis en la 13-a jarcento, kiun en la 1440-aj jaroj la husanoj okupis. Poste Matiaso la 1-a reokupis ĝin. En 1556 Ferdinando la 1-a vane sieĝis la fortikaĵon, sed post 10 jaroj la aŭstroj (Habsburgoj) okupis ĝin. La kampoj kaj la fortikaĵo apartenis al familio Andrássy (andrAŝi) 1575. En 1678 armeo de Emeriko Thököly sukcese sieĝis la imponan burgon. La sekva okupinto estis Francisko Rákóczi la 2-a, kiu havis ĝin ĝis 1710. La burgo estis loĝata ĝis 1812, poste okazis fulmodetruo post 5 jaroj.
Vilaĝo redakti
La vilaĝo estis menciita en 1322 en formo "Karaznahurka". La turkoj bruldetruis la domojn en 1569 kaj en 1570. En 1757 la vilaĝo ricevis la rangon kampurbo. En Krasznahorkaváralja loĝis en 1910 1037 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rožňava, poste al Ĉeĥoslovakio. . Inter 1938-1944 Krasznahorkaváralja rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Krásnohorské Podhradie 2359 da homoj, (1113 hungaroj, 662 ciganoj, 551 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- burgo
- pilgrimloka kapelo en la burgo
- maŭzoleo de familio Andrássy de 1903
- gotika katolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 1430-aj jaroj, en 1787 klasikismiĝis
Famuloj redakti
Tie naskiĝis hungara grafo, mecenato Dénes Andrássy.