Domoszló
Domoszló (domoslO) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Gyöngyös.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 40 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8271/20.1181
- Loĝantaro: 2140
- Poŝtkodo: 3263
- Telefonprefikso: 37
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur deklivoj, ĉe sudaj piedoj de Mátra, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Gyöngyös troviĝas 18, Eger 25, Budapeŝto 97 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis loĝata ekde la neolitiko. En 1263 falkistoj de la reĝo loĝis en Dumuzlo. Inter 1686-1695 la vilaĝo estis neloĝata. Poste slovakoj alvenis. Domoszló akiris la rangon grandvilaĝo. Dum la socialismo kolĥozo nomata Dobó funkciis. Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko.
Oroszlánvár (oroslAnvAr)
redaktiLa nomo signifas leono-fortikaĵo. 5 km-ojn for de Domoszló troviĝas 602 m-ojn alta monto, sur la pinto restaĵoj de mezepoka fortikaĵo. Ŝajnas, la turkoj detruis ĝin.