Pavel Suĥoj

(Alidirektita el Paŭlo Suĥoj)

Pavel Osipoviĉ Suĥoj (ruse Павел Осипович Сухой, beloruse Павел Восіпавіч Сухі, naskiĝis la 22-an de julio 1895, mortis la 15-an de septembro 1975) estis sovetunia inĝeniera konstruisto de aviadiloj. Naskiĝinta en vilaĝo kiu post la oktobra revolucio iĝis parto de la Belarusa SSR kaj laŭ deveno beloruso, post la studado de inĝenierado plurajn jarojn li sukcese laboris en la teamo de la aviadila konstruisto Andrej Tupolev. Li konceptigis la armean aviadilon Suĥoj kaj en 1939 fondis la propran konstruejon "Опытное конструкторское бюро Сухой", Opitnoje Konstruktorskoje Buro Suĥoj (OKB-51), "eksperimenta konstrua buroo Suĥoj".

Pavel Suĥoj
Pavel Sukhoi 2020 stamp of Belarus.jpg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1895 (1895-07-10)
en Hlybokaje
Morto 15-an de septembro 1975 (1975-09-15) (80-jara)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato • Bauman Moscow State Technical University
Okupo
Okupo aerospace engineer • inventistopolitikistoinĝenieropiloto
Information icon.svg
vdr

Li ricevis la honoron de la Ordeno de la Honora Insigno.