Pali Rácz
Pali Rácz [rAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rácz Pali estis hungara violonisto, orkestrestro, komponisto, profesia soldato.
Pali Rácz | |
---|---|
Pali Rácz | |
Persona informo | |
Naskonomo | Rácz Pál |
Aliaj nomoj | Rácz Pali |
Naskiĝo | 4-an de marto 1822 en Nagygéc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 30-an de januaro 1885 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Laci Rácz |
Okupo | |
Okupo | komponisto • prímás • violonisto |
Pali Rácz [1] naskiĝis en 4-an de marto 1822 en Nagygéc (nuntempe apartenaĵo de Csengersima), li mortis la 30-an de januaro 1885 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio redakti
Pali Rácz devenis el cigana familio. Li aĝis 15, kiam pro ekvido de murdo li forifuĝis, kaŝiĝis, post 2 jaroj li soldatiĝis. Li plej longe servis en Milano (tiam en Habsburga Imperio). En la armeo li establis ciganan orkestron. Dum la itala revolucio de 1848 li estis lerta spiono por la Habsburgoj. Iam li edziĝis, post 18 jaroj li eksiĝis el la armeo jam kiel serĝento. Li establis ankaŭ en Hungarlando orkestron, kiu estis fama en la altaj rondoj. Ekde 1873 lia orkestro muzikadis jam ankaŭ eksterlande en Lejpcigo, poste Londono, en 1875 en Sanktpeterburgo. Li havis rusan ordenon. Lia filo heredis la violonon kaj daŭris la muzikadon.
Elektitaj komponaĵoj redakti
- Lehullott a rezgő nyárfa ezüstszínű levele (lia plej populara kanto)
- pluraj ĉardaŝoj
Elektitaj disĉiploj redakti
- lia samnoma filo
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- video pri lia plej konata kanto