Ĉiuliteraĵo

frazo, kiu uzas ĉiujn literojn de la alfabeto
(Alidirektita el Pangramo)

Ĉiuliteraĵo, aŭ laŭ la greka pangramo, estas frazo entenanta ĉiujn literojn de la skribsistemo de la lingvo uzata, aŭ almenaŭ ĉiujn literojn de ĝia kutima aboco, ekzemple:

  • Aĥ! Kaŝiĝu vi hejme! Apenaŭ uzeblas ĉi fieca langotordaĵo.

Por multaj homoj estas defio konstrui kiel eble plej mallongajn ĉiuliteraĵojn por diversaj lingvoj. Oni distingas inter minimumaj kaj neminimumaj ĉiuliteraĵoj. Minimuma oni nomas ĉiuliteraĵon, en kiu ĉiu litero aperas ekzakte unu fojon.

En la 20-a jarcento oni ofte uzis ĉiuliteraĵojn por testi telegramilojn kaj skribmaŝinojn. Nuntempe tiaj frazoj ĉefe havas funkcion kiel hazarda pleniga teksto en kelkaj programoj, aŭ kiel demonstrilo de tiparoj. En komputiloj, por scii ĉu la ĉapelitaj literoj de Esperanto bone funkcias, oni kutime uzas la «ĉiuĉapelaĵon» eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde.

Serĉado de ĉiulitera frazo uzante komputilon redakti

Trovi laŭleĝajn pangramojn en la ajna lingvo kaj alfabeto helpe de komputilo estas tre malfacila tasko kaj ne estas praktike realigebla. La malfacileco devenas de kombinaĵo de pluraj faktoroj:

  1. La nombro da eblecoj (permutaĵoj) por aranĝi 20+ literojn (esperante 26), krom ĉirkaŭ 4-7 spacoj, kiuj ilin dividos en vortojn - estas en la ordo de 10 ĝis la potenco de 20+. (Multaj miloj da miliardoj da miliardoj)
  2. Por ĉiu tia aranĝo du ne-trivialaj provoj devas esti faritaj:
    1. Ke ĉiuj vortoj en ĝi estas ĝustaj en la lingvo - ne simpla provo en si mem, ĉar estas facile kontroli ĉu vorto kiu estas rekte bazita sur radiko estas ĝusta vorto, sed estas malfacile kontroli ĉu nekomuna kunmetaĵo da afiksoj kaj radikoj estas tia.
    2. Ke la rezulta frazo ne estas nur nekohera sinsekvo de vortoj, sed iu senca frazo; kaj ke ĝi estas sintakse ĝusta. Komplika problemo por kiu ankoraŭ ne ekzistas efika solvo.

Ekzemploj redakti

Laŭ literkvanto redakti

32-litera, el la SCE-forumo:

  • He, Miĥĉj', ĵaŭdgrafbluzpec' vektŝanĝos!

37-litera, fare de Viktor Aroloviĉ:

  • Laŭtgorĝa ĉeĥ' poŝbaze havas kafmucidaĵojn.

38-litera, nekonata verkisto:

  • Gajecvoĉa fuŝmuĝaĵo de knabĥoro haltpaŭzis.

39-litera, variaĵo je Marc van Oostendorp:

  • Ĉu kvazaŭdeca fuŝĥoraĵo ĝojigeblas homtipon?

41-litera, fare de Marc van Oostendorp:

  • Eble ĉiu kvazaŭ-deca fuŝĥoraĵo ĝojigos homtipon?

43-litera, fare de SIBAYAMA Zyun'iti:

  • Laŭ poŝtaĵoj, eĥis baseca voĉo de Zamenhof kuraĝige.

45-litera, fare de P. Peeraerts:

  • Ĉi-ĵaŭde ŝi havigu informojn pri biciklista ĝazo-ĥoro.

45-litera, nekonata verkisto:

  • Aĥ! Kaŝiĝu vi hejme! Apenaŭ uzeblas ĉi fieca langtordaĵ'.

47-litera, nekonata verkisto:

  • Kuba harpisto ŝajnis amuziĝi facilege ĉe via ĵaŭda ĥoro.

49-litera, nekonata verkisto:

  • Hamake ĉi-ĵaŭdvespere, eĥata bonfik' plezurece ĝojigos ŝin.

50-litera, nekonata verkisto:

  • Deca paroĥo havebligas ŝinkon. Almozatoj furaĝas ĉiuĵaŭde.

52-litera, nekonata verkisto:

  • Ŝajnas ke sagaca monaĥo laŭtvoĉe rifuzadis preĝi sur herbaĵo.

53-litera, fare de Aaron Chapman:

  • Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj.

53-litera, fare de M. Rauhamaa:

  • Hekatombaj basŝafoj, ĝue zorgu pri viaj ĉiuĵaŭdaj ĥorlecionoj!

53-litera, nekonata verkisto:

  • Ho ve, ĵus nia ĥorestro preskaŭ ŝokiĝis ĉe l' fiecaj zumadbruegoj.

56-litera (voĉaj kaj paraj senvoĉaj konsonantoj staras apude):

  • Flava Zeŭso dorlote publikigu mian edzecon. Ho eĥoŝanĝoj ĉiuĵaŭde.

83-litera, nekonata verkisto:

  • Laŭ la juĝo de sfinkso de nigra kvarco, miaj promesoj estas bone, dum la zorga felaĥo ŝatas ĉi heroaĵon.

Laŭ lingvo redakti

Angle redakti

Famas “La vigla bruna vulpo transsaltas la pigran hundon.”, uzata kiel tiparo-prezenta ekzemplo en la angla versio de Mikrosofta Vindozo, 35-litera:

  • The quick brown fox jumps over the lazy dog.

Tre koncizas “Rapide ondantaj zefiroj tedas bravan Jakĉjon.”, 29-litera:

  • Quick wafting zephyrs vex bold Jim.

"La kvin boksantaj sorĉistoj saltas rapide"

  • The five boxing wizards jump quickly

"Monedoj amas mian grandan sfinkson el kvarco":

  • Jackdaws love my big sphinx of quartz

France redakti

Famas “Portu tiun multjaran viskion al la blonda fumanta juĝisto.”, 37-litera:

  • Portez ce vieux whisky au juge blond qui fume.

Oficiale uzata en telekomunikoj “Vidu la gigantan brigon kiun mi priekzamenas apud la varfo.”, 39-litera:

  • Voyez le brick géant que j'examine près du wharf.

Germane redakti

Famas “Du boksistoj trapelas Evan tra la insulo Sylt”, 35-litera:

  • Zwei Boxkämpfer jagen Eva quer durch Sylt.

"Franz hastas en komplete malorda taksio transverse tra Bavario", uzata kiel tiparo-prezenta ekzemplo en la germana versio de Mikrosofta Vindozo, 52-litera:

  • Franz jagt im komplett verwahrlosten Taxi quer durch Bayern.

"Dek du grandaj boksistoj postkuras Viktor trans la digon de insulo Sylt":

  • Zwölf große Boxkämpfer jagen Viktor quer über den Sylter Deich.

"Malĝusta praktiko de ksilofona muziko turmentas ĉiun pli altan nanon":

  • Falsches Üben von Xylophonmusik quält jeden größeren Zwerg.

"“Riparu, Ŝvico!” stulte kvakas Jürgen de la pasejo":

  • „Fix, Schwyz!“ quäkt Jürgen blöd vom Paß.

Hispane redakti

“Mi volas la elĉerpita buŝo de viton, kivion, ananason kaj efemeran ŝinkon.”, 42-litera:

  • Quiere la boca exhausta vid, kiwi, piña y fugaz jamón.

Itale redakti

“Fabricio vidis Maksĉjon aĉetante ĉe li juton por New York.”, 46-litera:

  • Fabrizio ha visto Max acquistandogli juta per New York.

“Akva tagmanĝo igas vizaĝojn oblikvaj.”, 26 litera (nur italaj literoj):

  • Pranzo d'acqua fa volti sghembi.

“Tiu oblikva fezo kovras antaŭe.”, 26 litera (nur italaj literoj):

  • Quel fez sghembo copre davanti

Ruse redakti

Famas "Manĝu do pli ĉi tiujn molajn francajn bulkojn kaj trinku teon.", uzata kiel tiparo-prezenta ekzemplo en la rusa versio de Mikrosofta Vindozo (tamen sen la partikulo "же", "do"), 46-litera:

  • Съешь же ещё этих мягких французских булок да выпей чаю.

"Vasta elektrizo de sudaj gubernioj donos fortan puŝon al leviĝo de agrikulturo", uzata en KDE, 75-litera:

  • Широкая электрификация южных губерний даст мощный толчок подъёму сельского хозяйства.

"Ĉu en densejoj de sudo vivus citruso? Jes, sed falsa ekzemplero!", uzata en GNOME, 42-litera:

  • В чащах юга жил бы цитрус? Да, но фальшивый экземпляр!

"Amas, manĝu pinĉilojn, - ĝemos la urbestro, - brulas la zumo":

  • Любя, съешь щипцы, — вздохнёт мэр, — кайф жгуч

"Kuiristo kolerigis pt pinĉilojn per eĥo adiaŭ Jules":

  • Шеф взъярён тчк щипцы с эхом гудбай Жюль

Svede redakti

  • Yxmördaren Julia Blomqvist på fäktning i Schweiz.
    "Perhakila murdisto Julia Blomqvist en Svislando pro skermado. (mankas verbo, du propraj nomoj)

Katalune redakti

„Juna kuiristo, kunportu viskion kun dekkvin hidrogenaj glaci-kuboj, ek!“, 46-litera:

  • Jove xef, porti whisky amb quinze glaçons d'hidrogen, coi!

Latine redakti

„Plena je riĉaĵoj kartago prifestis libian triumfon“ fare de Jim Reeds, 42-litera:

  • Gaza frequens Libycos duxit Karthagos triumphos.

Nederlande redakti

Kun la ij-ligaĵo, „korpe plaĉa sed timema pro naĝ-kostumo“, 33-litera:

  • Sexy qua lijf, doch bang voor het zwempak.

„La saĝa linko de paĉjo pie rigardis la fortan akvedukton“, 38-litera:

  • Pa’s wijze lynx bezag vroom het fikse aquaduct

„Sveda eks-gravulo sufiĉe freneza pri kvantum-fiziko“, 40-litera:

  • Zweedse ex-vip, behoorlijk gek op quantumfysica.

Pole redakti

„Kun malofte uzataj literoj„La gardisto puŝis ĵetkubon en quizo de kantado aŭ fakso de lavejoj“, 35-litera

  • Stróż pchnął kość w quiz gędźb vel fax myjń. [Marcin Ciura]

„Puŝi la erinacon aŭ ok kestojn da figoj en ĉi tiun boaton“, 32-litera

  • Pchnąć w tę łódź jeża lub ośm skrzyń fig. [aŭtoro nekonata, el „Pegaz dęba” de Julian Tuwim]

„Venu, ĵetu ĉi tiun nubon malsupren en la botelon“

  • Pójdźże, kiń tę chmurność w głąb flaszy

Portugale redakti

"Blitz arestas eks-kruc-okulan kun falsa ĉeko.":

  • Blitz prende ex-vesgo com cheque fajuto.

"Gazeta publikigas hodiaŭ mallongan purigan noton ĉe la bazaro."

  • Gazeta publica hoje breve nota de faxina na quermesse.

"Juĝisto faras maltan viskion pli malaltan vendan prezon tuj."

  • Juiz faz com que whisky de malte baixe logo preço de venda.

Vidu ankaŭ redakti