Parád
Parád (parAd) estas grandvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Pétervására.
Parád | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3240 • 3244 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 866 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 50 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 55′ N, 20° 2′ O (mapo)47.91666720.033333Koordinatoj: 47° 55′ N, 20° 2′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 37,2 km² (3 720 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Parád [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 37 km²
- Alto super marnivelo: 200-250 m
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9236/20.0177 (Parádfürdő)
- Loĝantaro: 2150
- Poŝtkodo: 3240 (Parádfürdő 3244)
- Telefonprefikso: 36
Situo
redaktiLa grandvilaĝo situas en norda flanko de iam vulkana montaro Mátra, en valo de rojo Tarna, laŭ ĉefvojo Gyöngyös-Eger. La komunumo havas 3 partojn: setlejo Parád, feriejo Parádfürdő (=banejo) kaj uzino Parádóhuta. Pétervására troviĝas 15, Bátonyterenye kaj Gyöngyös po 21 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1549. Francisko Rákóczi la 2-a fondis uzinon pri vitro en 1708, kiu ankaŭ nun funkcias. Oni trovis diversajn kuracakvojn en 1813 (inter alie sulfuran kaj alunan). Baze de tio ekfunkciis uzino pri aluno en 1778 kaj hospitalo en 1898, dume konstruiĝis hotelo omaĝe al reĝino Habsburgo Elizabeta en 1893 kaj novrenesanca kastelo Károlyi (kAroji) en 1882. Oni profitas mineralakvon "Parádi".
Vidindaĵoj estas katolika preĝejo omaĝe al Sankta Ottilia el 1768, stalo, ene estas muzeo pri koĉeroj, fine muzeo pri kuracakvoj.
Famuloj
redaktiEn Parád mortis:
- juristo Károly Vajkay
- librobindisto Nándor Gottermayer.