Esperanto-movado en Paranao

En la Ŝtato Paranao, la pioniroj de Esperanto-movado estis Magnus kaj Estela Maria Sondhal kiuj instruis Esperanton en du marbordaj urboj, Paranaguá kaj Guaratuba, kaj en Curitiba [Kuritibo]; ili estis elmigrintoj el Islando.

Situo de Paranao en Brazilo

La 1-an de majo 1925 estis fondita Paraná Esperanto-Grupo, poste Paraná Esperanto-Asocio (PEA), en Kuritibo. Inter la fondintoj, S-ro Augusto Gonçalves de Castro, laboris por Esperanto disvastigante ĝin dum sia tuta vivo. Li estis la unua prezidanto de grupo inter 1925 kaj 1956, kiam li estis elektita Honora Prezidanto, kaj kun tiu honora posteno li restis ĝis sia forpaso.

En 1952 Paraná Esperanto-Asocio eldonis la revuonEsperanto Pinarbaro”, kiu cirkulis dum malmulta tempo. Dum sesio en la Urba Konsilaro, la konsilanto, Mendes Caldas, prezentis projekton por doni la nomon d-ro Zamenhof al strato proksima al la urbocentro. La projekto de Mendes Caldas estas aprobita la 3-an de januaro 1953. Estis prezentita de ŝtat-deputito Julio Rocha Xavier, la projekto por rekoni Paraná Esperanto-Asocion kiel Institucion de Publika Utileco, aprobita per Leĝo 1240 la 18-an de septembro 1953.

Okazis en 1954 la 14-a Brazila Kongreso de Esperanto, en Curitiba. Partoprenis 289 kongresanoj. Tiu kongreso estis disvastigita inter ĉiuj esperantaj mondmedioj.

En 1956 estis elektita prezidanto de PEA Geraldo Mattos, Augusto Gonçalves de Castro estis elektita kiel Dumviva Honora Prezidanto. En tiu jaro okazis ankaŭ Paranaa Esperanto-Renkontiĝo, en Maringá. En 1958 iĝis prezidanto de PEA Attilio Régulus Trevisan kaj en 1962 Gert Drucker.

En 1968 la Urba Konsilantaro aprobis Paraná Esperanto-Asocion kiel Institucion de Publika Utileco, per Leĝo 3316 de la 18-a de septembro 1968. En tiu jaro okazis la dua Paranaa Esperanto-Renkontiĝo, en Londrina.

La 7-a Esperanto-Seminario, sub la aŭspicio de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, okazis en Curitiba en 1972. Organizis la lokan komitaton Geraldo Mattos. Okaze de la seminario oni inaŭguris monumenton al Zamenhof, donaco de la aŭspicianta Kooperativo. Nuntempe ĝi situas flanke de la preĝejo “Nossa Senhora do Perpétuo Socorro”, proksime al la strato Zamenhof.

En 1982 estis elektita prezidanto de PEA Itacir Luchtemberg. En 1984 okazis 2-a Sudbrazila Esperanto-Renkontiĝo, en Curitiba kaj elektiĝis prezidanto Espedita de Castro Feitosa.

La 22-a Brazila Kongreso de Esperanto, en Curitiba okazis en 1986.

En 1988 prezidanto de PEA iĝis Jorge Teles kaj okaziĝis 4-a Sudbrazila Renkontiĝo de Esperanto, en Curitiba.

En 1990 prezidanto iĝis Gloria Lucia Perine kaj okaziĝis 1-a Internacia Seminario pri Instruado de Esperanto, en Curitiba, organizita de Argentina Esperanto-Asocio kune kun Paraná Esperanto-Asocio. En 1991 estis Paranaa Esperanto-Renkontiĝo, en Castro.

Prezidanto Edmundo Mario Tissori iĝis en 1992. En 1993 okazis Paranaa Esperanto-Renkontiĝo, en Curitiba.

Denove en 1994 Gloria Lucia Perine iĝis prezidanto de PEA. Per nova statuto ŝanĝiĝas la nomo de la Asocio, kiu nun estas Paranaa Esperanto-Asocio (ankoraŭ PEA). Ĝi reprezentas nun, laŭ tiu nova statuto, la esperantan movadon en la ŝtato Paraná.

Okazis en 1995 2-a Seminario de Esperanto en Curitiba kaj Paranaa Esperanto-Renkontiĝo, en Foz do Iguaçu.

Iĝis en 1996 prezidanto Caiubi Muniz. Post la rezigno de prezidanto Muniz, la vicprezidantino Luzineide de Souza Santos fariĝis prezidantino.

Okazis en 1997 33-a Brazila Kongreso de Esperanto, en Curitiba.

En 1998 prezidanto estis denove Gloria Lucia Perine. Geraldo Mattos, estrarano de PEA, tiu jare, estis elektita prezidanto de la Akademio de Esperanto.

En 1999 okazis Paranaa Esperanto-Renkontiĝo, en Pato Branco, kaj en 2001 en Campo Largo. Ankoraŭ en 2001, prezidanto de PEA iĝis Marcos Barbosa Carneiro. En 2002 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en Pato Branco.

Prezidantoj de PEA de post 2004: S-ro Roger de Castro Gotardi (2004-2006); s-ro Carlos Alfredo Oliveira Andrade (2006-2008); s-ino Ariádene Mara Figueiró (2008-2010); d-ro Ivan Eidt Colling (2010-2014) kaj s-ro Jônatas Stephen Barros Jr. ekde la 1-a de majo 2014.

Jen estas la konsisto de la estraro de PEA en la lastaj jaroj:

- de la 1-a de majo 2010 ĝis la 30-a de aprilo 2011: D-ro Ivan Eidt Colling (prezidanto), Gert Drucker (vic-prezidanto), Ariádene Mara Figueiró (sekretariino), D-ro Matheus Artioli Firmino (kasisto); kontrol-konsilianoj: D-rino Rita de Moraes, Carlos Alfredo Oliveira Andrade kaj Marcelo Luiz Brasil;

- de la 1-a de majo 2011 ĝis la 30-a de aprilo 2012: D-ro Ivan Eidt Colling (prezidanto), Gert Drucker (vic-prezidanto), Ariádene Mara Figueiró (sekretariino), D-ro Matheus Artioli Firmino (kasisto); kontrol-konsilianoj: D-rino Rita de Moraes, Carlos Henrique Castilho Daitschman kaj Thiago Machado da Silva;

- de la 1-a de majo 2012 ĝis la 30-a de aprilo 2014: D-ro Ivan Eidt Colling (prezidanto), Thiago Machado da Silva (vic-prezidanto), Silvana Maria Maffessoni (sekretariino), D-ro Matheus Artioli Firmino (kasisto); kontrol-konsilianoj: D-rino Rita de Moraes, Rangel de Castro Gotardi kaj Régis de Castro Gotardi;

- ekde la 1-a de majo 2014: Jônathas Stephen Barros Jr. (prezidanto), D-ro Hamilton Leite Ribeiro (vic-prezidanto), Silvana Maria Maffessoni (sekretariino), Régis de Castro Gotardi (kasisto); kontrol-konsilianoj: D-ro Matheus Artioli Firmino, Rangel de Castro Gotardi, Felipe Gustavo Bombardelli.

Pliaj informoj redakti

Por pliaj informoj, vizitu la retlogon de Paranaa Esperanto-Asocio: