Pasado de Merkuro elde Tero de la 11-a de Novembro 2019

pasado de Merkuro antaŭ Suno

Merkuro pasis antaŭ Suno laŭ rigardo elde Tero la 11-an de Novembro 2019. La plena pasado, ekde la unua ĝis la fina kontaktoj, daŭris 5 horojn 28 minutojn kaj 47 sekundojn.

Pasado de Merkuro observita de Ciudad Jardín Lomas del Palomar, Argentino
Pasado de Merkuro observita en ultraviola lumo per la satelito GOES-16 en terfiksa orbito
La antaŭa pasado de Merkuro elde Tero okazis en 2016

La sekva pasado de Merkuro elde Tero okazos la 13-an de Novembro 2032.

Observado redakti

 
Suno kun pasanta Merkuro videbla elde Tero
 
Tero videbla elde Merkuro dum la pasado

La pasado estis videbla ĉie, kie en ties tempo estis tago. Konkrete temas pri:

Tempo de la kontaktoj dependas de loko de observanto sur Tero. Tamen, pro geometriaj kialoj, diferencoj inter unuopaj lokoj estas nur kelketaj minutoj. Proksimumaj tempoj estas:

  • komenco: 12:35 UTK
  • pinto: 15:20 UTK
  • fino: 18:04 UTK

Sekura observado redakti

Rekta, neprotektita rigardado al Suno povas kaŭzi damaĝon de vidkapablo, eĉ plenan blindecon. Tial estas rekomendata uzi Sunobservajn okulvitrojn, Sunteleskopon kun bonkvalita Sun-filtrilo aŭ projekciadon al papero per teleskopo, simpla truo aŭ senluma kamero.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Pasado de MerkuroPoste: 
9-a de Majo 201611-a de Novembro 201913-a de Novembro 2032