Pastora Imperio estas la spektakla nomo de Pastora Rojas Monje (Sevilo, 13a de aprilo 1889[1]-Madrido, 14a de septembro 1979), estis hispana cigana dancistino kaj kantistino kaj unu el la figuroj plej gravaj de la folklora flamenko el ĉiu epoko.

Pastora Imperio
Pastora Imperio junio 1914.png
Persona informo
Naskonomo Pastora Rojas Monje
Naskiĝo 13-an de aprilo 1887 (1887-04-13)
en Sevilo
Morto 14-an de septembro 1979 (1979-09-14) (92-jara)
en Madrido
Tombo San Justo cemetery
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Rafael Gómez Ortega
Okupo
Okupo flamenco dancer
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Nur dek-jaraĝa, ŝi ekkarieris kaj nur du jarojn poste ŝi jam estis konata kiel Pastora Monje. Poste kiel Pastora Rojas kaj finfine kiel Pastora Imperio, nomo kiu estis uzita, en la duopo formita kun Margarita la Retoña sub la nomo de Fratinoj Imperio. Oni indikis ankaŭ ĉu la origino de tiu spektakla nomo rilatas ankaŭ al onidira frazo de la dramaturgo Jacinto Benavente: "Tiu ĉi Pastora valoras imperion".

 
Pastora Imperio, de Julio Romero de Torres (1913).

Pro sia nekonfuzebla personeco, admirota de sia publiko, ŝi akiris ankaŭ la admiradon de la etoso de intelektuloj kaj artistoj de la epoko. Ŝi iĝis muzo de pentristoj, poetoj kaj aliaj artistoj, kiel por ekzemplo Julio Romero de Torres, kiu pentris sian portreton, aŭ Mariano Benlliure, kiu inspiriĝis en ŝia figuro por krei unu el siaj skulptaĵoj. Verkis pri ŝi verkistoj tiom gravaj kiom Ramón Díaz Mirete, Ramón Pérez de Ayala, Tomás Borrás aŭ la fratoj Álvarez Quintero, inter aliaj.

 
Ŝia geedzeco kun la taŭrludisto Rafael el Gallo daŭris eĉ ne unu jaron.

Ŝi estis edzino dum unu jaro de la fama toreisto de la epoko Rafael Gómez «El Gallo», — kies nupto okazis la 20an de februaro 1911 en la Preĝejo de Sankta Sebastiano de Madrido —, kiu agnoskis ŝian filinon Rosario Gómez Rojas, naskiĝinta en 1920, kiu vere estis filino de Fernando de Borbón y Madán, duko de Dúrcal, kuzo de la reĝo Alfonso la 13-a.

KarieroRedakti

Ŝia stilo movi brakojn kaj manojn, per mildaj turnoj kaj rondoformaj bildoj pasis al historio kiel modelo de la bonkvalita brakomovo flamenka, pro kio ŝi elstaris ĉefe kiel dancistino. Pastora Imperio ankaŭ enmodigis la "bata de cola", nome tipa flamenka vestaĵo de dancistinoj.[2][3]

Ĉirkaŭ 1905, ŝi okupis lokon inter la steloj de la ĝenro de la zarzuelo, kiel kompano de La Fornarina, la Bella Chelito kaj Amalia Molina. En 1912 ŝi ludis en la Teatroj Romea kaj La Latina. En 1914 ŝi veturis al Parizo kaj poste trairis la Atlantikon por danci en Kubo, Argentino kaj Meksiko, inter aliaj amerikaj landoj.[2][3]

Ŝi definitive sukcesis kiam ludis kiel unua figuro en la premiero de El amor brujo, de Manuel de Falla, la 15an de aprilo 1915 en la Teatro Lara de Madrido, pro la demarŝo de Jacinto Benavente, kiu faris la kontakton kun Manuel de Falla.[2][3] La 14an de februaro 1917 ŝi dancis antaŭ la Gereĝoj de Hispanio okaze de festo favora al la Ruĝa Kruco.

 
Pastora Imperio 1922, portreto de Julio Romero de Torres.

Post epoko de neaktiveco, Pastora Imperio revenis sur la scenejoj en 1934. Reaperis en la Teatro Coliseum de Madrido kie ŝi ludis la pasodoblon Retrato lírico, verko de Álvaro Retana kaj José Casanova por tiu okazo. Krome oni premieris ankaŭ alian version de El amor brujo en la Teatro Español, en kiu partoprenis ankaŭ La Argentina, Vicente Escudero kaj Miguel de Molina. La nieta de Carmen, El color de mis ojos kaj la pasodoblo ¡Viva Madrid! estis aliaj de la mirindaj kreaĵoj kiujn Pastora Imperio ludis.[2][3]

Dum la periodo inter 1942 kaj 1954, escepte mallonga kunlaboro kun la dancistino Pilar López en 1946, ŝi regis gastejon La Capitana, nome ejo kien venis diversaj artistoj kaj posedaĵo de la toreisto Gitanillo de Triana. En 1957 ŝi partoprenis en la premiero de la teatraĵo Dónde vas Alfonso XII, de Juan Ignacio Luca de Tena, en la Teatro Lara, kaj en 1958 ŝi partoprenis ankaŭ en spektaklo de Luis Escobar Kirkpatrick titolita Te espero en Eslava.[2][3]

Ŝi retiriĝis definitive en 1959, post serio de aperoj en Barcelono. Retirita, ŝi fondis en Madrido kun sia bofilo la flamenkan dancejon "tablao" El Duende, kaj en 1964 ŝi malfermis alian en Marbella (Provinco Malago), nome Los Monteros.[2][3]

Ŝi partoprenis en kelkaj filmoj nome la jenaj: La danza fatal (1914); La reina de una raza (1917); María de la O (1936); La marquesona (1940); Canelita en rama (1943); El amor brujo (1949); kaj Duelo en la cañada (1959).[2][3]

NotojRedakti

  1. «Monumentos Flamencos: Pastora Imperio». Revista La Flamenca. Konsultita la 17an de novembro 2019.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 «Biografia de Pastora Imperio». www.biografiasyvidas.com. Konsultita la 17an de novembro 2019.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 «Monumentos Flamencos: Pastora Imperio - Revista La Flamenca». Revista La Flamenca. 11a de novembro 2014. Konsultita la 17an de novembro 2019.

BibliografioRedakti

  • María Estévez, Héctor Dona: Reina del Duende. La vida, los amores y el arte de una mujer apasionada, Pastora Imperio. Roca Editorial de Libros, Barcelona 2012, ISBN 978-84-9918-498-2
  • José Luis Navarro García: Historia del Baile Flamenco. Volumen II. Signatura Ediciones de Andalucía, Sevilla 2010, ISBN 978-84-96210-71-4, S. 39.