Pat Robertson

usona kristana televida evangelizisto, entreprenisto, kaj dekstrema politika aktivulo
(Alidirektita el Pat ROBERTSON)

Marion Gordon ROBERTSON, ĝenerale konata kiel Pat Robertson (naskiĝis la 22-an de marto 1930 - mortis la 8an de junio 2023) estis usona kristana televida evangelizisto, entreprenisto, kaj dekstrema politika aktivulo.

Pat Robertson
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1930 (1930-03-22)
en Lexington,  Usono
Morto 8-an de junio 2023 (2023-06-08) (93-jaraĝa)
en Virginia Beach
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Yale Law School • Universitato Vaŝingtono kaj Lee • The McCallie School • Nov-Jorka Teologia Seminario
Familio
Patro A. Willis Robertson
Patrino Gladys Churchill Willis
Edz(in)o Dede Robertson
Infano Gordon P. Robertson
Okupo
Okupo oficiro • entreprenisto • politikisto • pastro • televangelist • verkistoprezentisto
TTT
Retejo http://www.patrobertson.com/
vdr

Li fondis multajn organizaĵojn kaj korporaciojn, inkluzive de "American Center for Law and Justice" (Usona Centro por Juro kaj Justico), "Christian Broadcasting Network" (CBN - Kristana Dissenda Reto), "Christian Coalition" (Kristana Koalicio), "Flying Hospital" (Fluganta Malsanulejo), "International Family Entertainment" (Internacia Familia Distrado), "Operation Blessing International Relief and Development Corporation" (Operacio 'Beno': Internacia Helpa kaj Disvolviga Korporacio), kaj Universitato Regent.

Li gastigis en la televida programero The 700 Club (Klubo 700), kiun li fondis, kaj kiu spekteblas en multaj landoj. Li estas ordinita pastoro de la Suda Baptistaro, kvankam lia teologio estas pli pentekostisma ol baptisma.

En 1988 li estis kandidato por la prezidenta nomumo de la usona Respublikana Partio, sed li ne sukcesis allogi la centron de tiu partio, kaj malvenkis en la konkurenco kun la unua prezidento Bush. Li ofte eldiris diraĵojn tiel vortumitajn, ke ili faras lin centro de disputado kaj polemikoj.

Robertson estis konata pro siaj kontraŭfeminismaj kaj homofobaj opinioj kaj la multaj konspiraj teorioj je kiuj li kredis. Li foje esprimis siajn opiniojn en ekstrema maniero.

La 22-an de aŭgusto 2005 dum sia televidaĵo, li rekomendis "atenci" (murdi) la prezidenton de Venezuelo, Hugo Chávez. Pro la internacia kaj enlanda protestoj, li aliklarigis siajn vortojn. Oni diras, se li estus islamano, oni jure akuzus lin je terorisma rankoro.