Patince, hungare Pat estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Panoramo de Patince
Akvopumpa stacio de Patince
Monumento de inundo en Patince

Situo redakti

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo. Kontraŭe troviĝas Almásfüzitő. La plej proksima urbo estas Komárno 12 km-ojn for. Tiu vilaĝo estas la plej suda punkto de Slovakio.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko, la romianoj postlasis sentinelan turon. La unua mencio devenis el 1260. Tiam la komunumo estis apartenaĵo de fortikaĵo Komárom. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En la 18-a jarcento ĝi refondiĝis. La kampoj apartenis al familio Pálffy (pAlfi). La loĝantoj okupiĝis pri tabako kaj fiŝkaptado. Ĝis 1957 la komunumo estis ekstera parto de Marcelová. La regiono trovis sin en Ĉeĥoslovakio ekde 1920. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la parto de la hungaroj estis deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1965 okazis granda inundo, la vilaĝo kuŝis preskaŭ 2 monatojn sub la akvo. En 2001 loĝis tie 490 da homoj (448 hungaroj kaj 38 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelkomunumoj redakti