Patricia Wrightson

Patricia WRIGHTSON (la 19-an de junio 1921 - la 15-an de marto 2010) estis aŭstralia infanverkisto. Ŝi verkis dudek sep romanojn por infanoj, plejparte fantaziajn librojn. Ŝi estis precipe konata pro sia uzo de indiĝenaj karakteroj kaj ĉeftemoj, ekzemple en siaj libroj The Rocks of Honey (1966) kaj Behind the Wind (1981. En 1956, ŝia unua libro "The Crooked Snake" ricevis la aŭstralian Libron de la Jaro). En 1986 ŝi ricevis la Premion Andersen [1].

Patricia Wrightson
Persona informo
Patricia Wrightson
Naskiĝo 19-an de junio 1921 (1921-06-19)
en Lismore
Morto 15-an de marto 2010 (2010-03-15) (88-jaraĝa)
en Lismore
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Memorigilo Patricia Wrightson
Profesio
Okupo verkistofilmmuntisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Aktiva dum 1955– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Patricia Wrightson naskiĝis en 1921 en Lismore, Aŭstralio, kaj estis la tria fratino en familio de ses fratoj. Ŝi ekzamenis publikajn lernejojn, same kiel korespondan lernejon por malproksime lokitaj infanoj. Dum ŝiaj studoj, ŝi restis en privata loĝlernejo (internulejo) en Kvinslando dum proksimume unu jaro. [2]

En Dua Mondmilito Wrightson translokiĝis al Sidnejo por labori en pafaĵfabrikoj, kaj tio estas la fono por ŝia libro I Own the Racecourse!. Ŝi geedziĝis en 1943 kaj havis du infanojn, Petro'n kaj Jenny. Post tio ŝi revenis al Lismore kie ŝi laboris kiel la direktoro de la Distrikta Hospitalo de 1946 ĝis 1960. En tiu tempo ŝi komencis verki infanrakontojn kaj iĝis la redaktisto de NSW School Magazine. Ŝi eksedziĝis en 1956. [3]

Wrightson daŭre verkis ĝis ŝia sano devigis ŝin retiriĝi fine de la 1990-aj jaroj. Dum sia vivo ŝi verkis 27 librojn. [4] Ŝi mortis en la aĝo de 88 en 2010. [5]

Kariero redakti

Ŝia debuta romano, The Crooked Snake, temas pri sekreta infana agentejo kiu savas endanĝerigitajn speciojn. Ĝi estis publikigita en 1955 kaj estis tuja sukceso. En 1956 ĝi estis elektita por la "Aŭstralia Libro de la Jaro" premio fare de la Infanlibro-Konsilio. Tri pliaj el ŝiaj libroj ankaŭ estis elektitaj por tiu premio: The Nargun and the Stars (1973), The Ice Is Coming (1977), Little Fear (1983). [6]

Ŝiaj verkoj estas influitaj de indiĝena fono por atingi misteron kaj fantazion. Tiu ĉi efiko estas esprimita ekzemple en ŝia libro The Rocks of Honey (1960) kiu priskribas amikecon inter indiĝena kaj aŭstralia knabo, kiuj serĉas misteran hakilon kiu, laŭ indiĝena legendo, estis kaŝita ĉar ĝi estis malbenita. [6]

Wrightson verkis aliajn aventurlibrojn: The Feather Star (1962), Down to Earth (1965) kaj I Own a Racecourse! (1968) [6]. Tiu lasta verko atingis sukceson en Usono, Aŭstralio kaj Britio. [6]

Wrightson ricevis la titolon de nobelo ( Order of the British Empire (OBE) en 1977. [7] En 1986, la svisa asocio "Internacia Estraro pri Libroj por Junuloj" aljuĝis al Wrightson la Andersen Premion por ŝia kontribuo al porinfana literaturo. [1]

Ŝiaj libroj estis tradukitaj en 16 lingvojn. [4]

La plej gravaj premioj kiujn ŝi ricevis dum sia kariero estas: Officer of the British Empire (1977), Kanberra Area Theater (CAT) Award (1986), Lady Cutler Award por Distinguished Services al Infanliteraturo en Novsudkimrio (1986, Andersen Award) 1986), kaj (NSW Premier's Literatura Premio (1988. [2]

Elektitaj verkoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Patricia Wrightson at the Internet Speculative Fiction Database
  • Patricia Wrightson at The Australian Women's Register
  • Patricia Wrightson ĉe AustLit.Edu.Au
  • Patricia Wrightson at Library of Congress Authorities, with 26 catalogue records