Paul EKMAN (15a de februaro, 1934) estas usona psikologo kaj emerita profesoro en la Universitato de Kalifornio-Sanfrancisko kiu estas pionira en la studo de emocioj kaj ilia rilato al la vizaĝaj esprimoj. Li kreis "atlason de emocioj" kun pli ol dek mil vizaĝaj esprimoj, kaj akiris reputacion kiel la plej bonkvalita homa mensogodetektilo en la mondo. Li estis rangigita la 59a el 100 plej cititaj psikologoj de la 20a jarcento.[1] Ekman kondukis ŝlosilan esploradon pri la specifaj biologiaj rilatoj de specifaj emocioj, klopodante pruvi la universalecon kaj diskretecon de emocioj laŭ darvina alproksimiĝo.[2][3]

Paul Ekman
Persona informo
Paul Ekman
Naskiĝo 15-an de februaro 1934 (1934-02-15) (90-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Novjorko • Adelphi University vd
Profesio
Okupo psikologo • antropologo • sociologo • verkisto de nefikcio • universitata instruisto • instruistopublikigisto vd
Laborkampo metro vd
Aktiva dum 1972– vd
Doktoreca konsilisto John Amsden Starkweather vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkoj redakti

Notoj redakti

  1. Haggbloom, S. J. et al. (2002). The 100 Most Eminent Psychologists of the 20th Century. Review of General Psychology. Vol. 6, No. 2, 139–15. Haggbloom kaj lia teamo kombinis 3 kvantajn variablojn: citaĵoj en profesiaj gazetoj, citaĵoj en lernolibroj kaj nomumoj en enketo fare al membroj de Asocio por Psikologia Scienco, kun 3 kvalitaj variabloj (konvertitaj al kvantaj poentoj): membreco en la Usona Nacia Akademio de Sciencoj (NAS), Prezidanto de la American Psychological Association (APA) aŭ ricevinto de la premio APA Distinguished Scientific Contributions Award, kaj familia nomo uzita kiel eponimo. Poste la listo estis reordigita. Ekman estis numero 59a.
  2. "Facial expression of emotion". In V.S. Ramachandran (Eld.), Encyclopedia of Human Behavior (Vol. 2, pp. 173–83). Oxford: Elsevier/Academic Press. ISBN 978-008-088-575-9.
  3. Sen Indikita Aŭtoreco (Aprilo 1992). "Paul Ekman". American Psychologist. 47 (4): 470–71. doi:10.1037/0003-066x.47.4.470.