Paul MUNI (naskiĝinta la 22-an de septembro 1895 en Lemberg en la nuntempa Ukrainujo kiel Meshilem Meier Weisenfreund; mortinta la 25-an de aŭgusto 1967 en Montecito, Kalifornio) estis usona aktoro.

Paul Muni
Oskar-premiito
Persona informo
Naskonomo Meshilem Meier Weisenfreund
Naskiĝo 22-an de septembro 1895 (1895-09-22)
en Lvivo
Morto 25-an de aŭgusto 1967 (1967-08-25) (71-jaraĝa)
en Montecito
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo Hollywood Forever Cemetery vd
Lingvoj jidoangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1908– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Paul Muni (fotita de Carl van Vechten, 1932)

Vivo redakti

Muni estis filo de judaj aktoroj el Galicio, kiuj enmigris kun la infano en Usonon. Alkreskante en Novjorko kaj Klevlando, li jam infanaĝe prezentis apud siaj gepatroj en judaj teatroj, kie li ricevis sian aktoran edukadon. Ĝis 1926 li nur prezentis en teatraĵoj jidlingvaj.

Post unuaj sukcesoj ĉe Broadway li subskribis en 1928 kontrakton kun 20th Century Fox en Holivudo. Jam per sia unua filmrolo en 1929 je The Valiant li rikoltis Oskaron por la plej bona ĉefrolo en 1930. Pro korinsufienco dum sia kariero li povis prezenti nur en 22 filmoj. Je tio li tamen atingis kvin nomumadojn por Oskar-premio pro la plej bona ĉefrolulo, ĉar li en ĉiuj siaj filmoj ludis la ĉefrolon. Li ricevis finfine la premion pro sia prezentado de Louis Pasteur en The Story of Louis Pasteur el la jaro 1935 sub la reĝio de William Dieterle.

Paul Muni mortis retiriĝinte en Kalifornio pro sia dumviva korinsufienco.

Filmaro redakti

  • 1929: The Valiant
  • 1929: Seven Faces
  • 1932: Scarface
  • 1932: I am a Fugitive from a Chain Gang
  • 1933: The World Changes
  • 1934: Hi, Nellie!
  • 1935: Bordertown
  • 1935: Black Fury
  • 1935: Dr. Socrates
  • 1936: The Story of Louis Pasteur
  • 1937: The Good Earth
  • 1937: The Woman I love
  • 1937: The Life of Emile Zola
  • 1939: Juarez
  • 1939: We are not Alone
  • 1941: Hudson's Bay
  • 1942: Commandos Strikes at Dawn
  • 1945: A Song to Remember
  • 1945: Counter Attack
  • 1946: Angel on My Shoulder
  • 1951: Imbarco a mezzanotte
  • 1959: The Last Angry Man

Eksteraj ligiloj redakti