Carl Van Vechten

(Alidirektita el Carl van Vechten)

Carl VAN VECHTEN (n. 17-an de junio 1880 en Cedar Rapids, Iovao; m. 21-an de decembro 1964 en Novjorko) estis usona fotisto kaj verkisto. Li estis fama kiel subtenanto de la Harlema Renesanco kaj kiel administranto de la literatura heredaĵo de la usona verkistino, eldonistino kaj mecenatino Gertrude Stein. Dum la 1930-aj jaroj van Vechten komencis per fotoverkoj. Lia ĉefa verkaro troviĝas en la fotokolekto de Carl Van Vechten en la nacia biblioteko de Usono, la Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono. Ĝi enhavas 1395 fotojn el la jaroj 1932 ĝis 1964. La plej granda parto de la verkaro konsistas el portretfotoj de elstaruloj, inter ili reprezentantoj de la Harlema Renesanco. Malgranda parto de la kolekto montras usonajn pejzaĝojn.

Carl Van Vechten
Persona informo
Carl van Vechten
Naskiĝo 17-an de junio 1880 (1880-06-17)
en Cedar Rapids
Morto 21-an de decembro 1964 (1964-12-21) (84-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Ĉikago • Washington High School vd
Familio
Patrino Ada Amanda Fitch Van Vechten vd
Edz(in)o Fania Marinoff vd
Profesio
Okupo verkistofotistoscenaristo • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Galleri redakti

Eksteraj ligiloj redakti