Paul Waaktaar-Savoy
Paul (aŭ Pål) WAAKTAAR-SAVOY (naskita la 6-an de septembro 1961, en urbo Oslo, Norvegio) estas la gitaristo de la muzikgrupo a-ha. En kelkaj koncertoj, li ankaŭ ludas pianon, ekzemple en la kanto "Keeper Of The Flame" (el la albumo "Analogue").
Paul Waaktaar-Savoy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Pål Waaktaar Gamst |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1961 (61-jara) en Oslo |
Lingvoj | norvega • angla |
Ŝtataneco | Norvegio • Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Lauren Savoy |
Okupo | |
Okupo | komponisto • kantisto • muzikisto • gitaristo • pianisto • kantoverkisto |
Paul Waaktaar-Savoy | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Pål Waaktaar Gamst |
Alie nomata | Pål Waaktaar |
Ĝenroj | Sintezila popmuziko Nova ondo Alternativa rokmuziko |
Profesio | Gitaristo tekstisto kantisto |
Instrumentoj | Gitaro Piano |
Parencaj temoj |
a-ha Savoy |
Antaŭ kiam li edziĝis kun Lauren Savoy, li estis konata kiel Pål Waaktaar.
Dum la unuaj jaroj de a-ha, Paul estis tiu kiu kreis la plejmulton de la kantoj de la bando. Li ankoraŭ komponas plurajn muzikaĵojn por a-ha, sed post la reunuiĝo de la bando, Magne Furuholmen komponas la plejmulton de la kantoj.
Kune kun lia edzino Lauren, kaj drumisto Frode Unneland, Paul ankaŭ ludas kaj kantas en la bando Savoy.
Diskografio de SavoyRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Savoy Central - Oficiala retejo de Savoy