Malfermi la ĉefan menuon

Paul Franklin WATSON (naskiĝis la 2-an de decembro 1950) estas kanada-usona aktivulo por la mediprotekto, kiu fondis la Sea Shepherd, kontraŭ-ĉasado kaj rekta agado pri mara konservado; grupo akuzita pri ekoterorismo fare de la japana registaro kaj Greenpeace. Li estas civitano de Kanado kaj Usono. Li antaŭenigas veganismon, kaj vivcentrismon, sed ne antropocentrismon.

Paul Watson
Paul Watson portrait.jpg
Persona informo
Naskonomo Paul Franklin Watson
Naskiĝo 2-an de decembro 1950 (1950-12-02) (69-jara)
en Toronto
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Universitato Simon Fraser
Profesio
Profesio maristo • mediprotektulo • mararmea oficiro • krimulo
TTT
Retejo http://www.seashepherd.org/
Information icon.svg
vdr

La agadoj de Watson kaŭzis jurajn reagojn de aŭtoritatoj en landoj kiel Usono, Kanado, Norvegio, Kostariko kaj Japanio. Li estis arestita en Germanio pri ekstradicia peto de Kostariko en majo 2012. La interpolaj ruĝaj avizoj estis eldonitaj la 14-an de septembro 2012, laŭ peto de Japanio kaj Kostariko.