Pavel Suĥoj
Pavel Osipoviĉ Suĥoj (ruse Павел Осипович Сухой, beloruse Павел Восіпавіч Сухі, naskiĝis la 22-an de julio 1895, mortis la 15-an de septembro 1975) estis sovetunia inĝeniera konstruisto de aviadiloj. Naskiĝinta en vilaĝo kiu post la oktobra revolucio iĝis parto de la Belorusa SSR kaj laŭ deveno beloruso, post la studado de inĝenierado plurajn jarojn li sukcese laboris en la teamo de la aviadila konstruisto Andrej Tupolev. Li konceptigis la armean aviadilon Suĥoj kaj en 1939 fondis la propran konstruejon "Опытное конструкторское бюро Сухой", Opitnoje Konstruktorskoje Buro Suĥoj (OKB-51), "eksperimenta konstrua buroo Suĥoj".
Pavel Suĥoj | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de julio 1895 en Hlybokaje |
Morto | 15-an de septembro 1975 (80-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | belorusa • rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Respubliko Rusio • Belorusa Popola Respubliko • Belorusa Soveta Socialisma Respubliko • Sovetunio |
Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato • Moskva Ŝtata Teknika Universitato |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | aerokosma inĝeniero • inventisto • konstruisto |
Li ricevis la honoron de la Ordeno de la Honora Insigno.