Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pealea falko
Pealea falkino
Pealea falkino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. peregrinus pealei
Falco peregrinus pealei
(Ridgway, 1873)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Pealea falko, Falco peregrinus pealei, estas subspecio de la Migra falko. Tiu raso estis unuafoje identigita de la ornitologo Robert Ridgway en 1873, kaj nomita en honoro de Titian Ramsay Peale. Tiuj birdoj estas la plej granda subspecio de la Migra falko (averaĝe) ie ajn en la mondo. Mezuroj de maskloj de F. p. pealei estas la jenaj: longo 41.4 cm, enverguro de 92.1 cm, flugila malfermo 320–345 mm. Ĉe inoj: longo 48 cm, enverguro 110.8 cm, flugila malfermo 363–391 mm[1]

Pezo ĉe maskloj de F. p. pealei 810-1,058 g, averaĝe 954 g; ĉe inoj 1,244-1,597 g, averaĝe 1,398 g.[2]

Plenkreskuloj estas ĝenerale identigitaj pro tre markata horizontala strieco tra la ventro, grandaj "larmoformaj" markoj en brusto (pli markataj ĉe inoj) etende ĝis la orelareo, blanka, fumoblankeca aŭ grizeca fonkoloro en brusto (kontraste al salmokolora al oranĝeca fonkoloro ĉe plej parto de aliaj subspecioj), tre larĝa vanga stripo al malhela krono, kaj pli ampleksaj kaj fortaj makzeloj ol komune vidate en la specio kiel tutaĵo.

Nematuruloj estas ĝenerale tre malhelaj, kaj havas malmultan aŭ nenian sablokoloron fine de la plumoj de la dorso. Preskaŭ komplete malhelaj kapoj kaj tre markataj striecaj ventraj markoj. Vostoplumoj estas kutime ne striecaj. Piedoj kaj vaksaĵo varias el helblua al helflava.

Distribuado, habitato kaj populacistatusoRedakti

La reprodukta teritorio de la F. p. pealei estas ĉefe marborda. Komence el la okcidenta parto de la teritorio, la Komandorski-insularo estas ĝenerale konsiderataj la etendo kiun ili havas en Rusio. Kvankam ili estas spekulacie referencataj kiel nestantaj en la Kamĉatka Duoninsulo kaj eble en nordo de la Kuriloj, oni ne trovis pruvojn por elteni tiun lokojn. El la Komandorski-insularo orienten ili troviĝas tra la Aleutoj al la Sanakoj, Nigra Insulo, Cerva Insulo, la Pavlofaj Insuloj, kaj la Ŝumaginoj. Tiu areo konstituas la okcidentan subpopulacion de F. p. pealei kaj estas tie ĉirkaŭkalkulate 375-580 reproduktantaj paroj[3] pli forte en Alaska teritorio kaj 20-25 paroj en Rusia teritorio. Tiu grupo havas tre uniforme kaj dense distribuatan populacion, kun ĉirkaŭ 5–8 mejlojn de marbordo inter ĉiu falkejo averaĝe[3]. Tiu grupo havas ankaŭ tendencon esti pli uniforme en morfologio.

La Aleksandera Arkipelago, la Arkipelago Reĝino Karloto, partoj de la marbordo de la Brita Kolumbio, la fora marbordo de la Vankuvera Insulo, kaj la Olimpa Duoninsulo formas la orientan subpopulacion de F. p. pealei. La plej alta denseco de la Migra falko ie ajn en la mondo estis konstatita en la insulo Langara meze de la 1950-aj jaroj. Dek nestoj estis okupataj en ununura malgranda golfeto de nur 12 km de marbordo, kaj totalo de 21 nestoj en la tuta insulo.[2] Bedaŭrinde tiu elstara koncentro de Migraj falkoj estis intime ligata al tre fortika loka marbirda populacio kiu malpliiĝis el la 1950-aj jaroj pro nekonataj faktoroj. Eblaj kulpantoj de la malpliiĝo estas enmetitaj neindiĝenaj predantoj de marbirdoj kiaj ratoj kaj lavursoj, kun eblaj ŝanĝoj kaŭzataj de homa agado en la oceana manĝoĉeno el kiu la marbirdaj kolonioj dependis. La populacio de Migra falko el la insulo Langara estas nune ĉirkaŭkalkulata je 25 % el kio ĝi iam estis.[4] La nuna populacio de la orienta subgrupo de F. p. pealei estas ĉirkaŭ 20 reproduktantaj paroj en Vaŝingtonio, ĉirkaŭ 100 paroj en Brita Kolumbio, kaj ĉirkaŭ pliaj 100 paroj en la insularo Aleksander.

Laŭlonge de la suda flanko de la Alaska Duoninsulo, la Kodiaka Insularo, partoj de la Cook Inlet, la Kenaia Duoninsulo, Marbrako de Princo Vilhelmo, kaj orienten al Glacier Bay konstituas la centran subpopulacion de F. p. pealei. Tiu areo estas markata de pli malalta populacidenso ol la okcidenta aŭ la orienta populacioj. Tiu fakto kaj la iome diferenca morfologio de tiu subgrupo okazigis ioman konfuzon inter pristudantoj pri la valideco de F. p. pealei en tiu teritorio.[2][5]

Specife ene de tiu teritorio, la Pealea falko povas troviĝi ĉe rokaj marbordoj, marklifoj, klifinsuletoj, insuloj, insuletoj, kaj plaĝoj.

Ĉas- kaj Manĝo-kutimojRedakti

La Pealea falko koncentras siajn ĉasklopodojn sur la Aŭkedoj. Fakte tiu subspecio nestas tre proksime de marbirdaj kolonioj pro la konveno havi proksimajn ĉasejojn. Tamen tio ne necesas por sukcesa falkejo. En studo pri la insulo Amĉitka el 1968-1973, oni trovis, ke averaĝo de 18.6 falkejoj en la insulo (dum la studotempo) estis for de la marbirdaj kolonioj dum ne ekzistis taŭgaj kolonioj en la insulo.[3] Anstataŭe tiuj grandaj kaj fortikaj birdoj elflugis maren por ĉasi ĝis 50 mejlojn el tero, pli ol interne. Kio estas impresa fizika karaktero estas ke ili devis ĉu manĝi sian predon dumfluge aŭ porti ĝin reen teren por ripozi kaj konsumi ĝin, ĉar la Migra falko ne kapablas resti flose sur akvo kiel faras marbirdoj. Preferataj specioj de Amĉitka konsistis el: Tufaŭko (Aethia cristatella), 26.48% de la dieta biomaso; Malnova urieto (Synthliboramphus antiquus), 17.18% de biomaso; kaj Aŭkedoj kiel grupo havigis 65.52% de la biomaso.[6]

Aliaj gravaj predospecioj kiujn tiu specialigita populacio de Migra falko predemas estas la Forkovosta petrelo, la Forkvosta petrelo, kaj la Trifingra mevo.

ReferencojRedakti

  1. Wheeler, Brian K. 2003 Raptors of Western North America. Princeton University Press. pp.467.
  2. 2,0 2,1 2,2 Bebee, F. L. 1960. The marine peregrines of the Northwest Pacific Coast. Condor. 62: 145-189.
  3. 3,0 3,1 3,2 White, C. M., 1975. Studies on Peregrine Falcons in the Aleutian Islands, en Population Status of Raptors, J. R. Murphy, C. M. White, and B. E. Harrell (Eds.), Raptor Research Report, No. 3, Raptor Research Foundation, Inc., Vermillion, South Dakota, pp.33-50.
  4. Nelson, R. W., and M. T. Myers. 1977. Declines in populations of Peregrine Falcons and their seabird prey at Langara Island, British Columbia. Condor. 78:281-293.
  5. White, Clayton M. 2006. Peregrine Quest: From a Naturalist's Field Notebook. Western Sporting.
  6. White, C. M., W. B. Emison, and F. S. L. Williamson, 1973, DDE in a Resident Aleutian Island Peregrine Population, Condor, 75: 306-311.