Perényi
Perényi [perEnji] estas historia familia nobela nomo en Hungario. Tiu nomo ne formortis, ankaŭ nun vivas Perényi-oj en Hungarlando.
Historio
redaktiLa unua mencio pri Perényi okazis dum la mezepoko. La familio ricevis la nomdonantan vilaĝon Perény (nuntempa vilaĝparto de Perín-Chym en Slovakio) en la 1290-aj jaroj. La idoj disbranĉiĝis, multe da familianoj havis altajn reĝajn postenojn, parte ili portis la rangon barono ekde 1590. Tamen pli fama branĉo estis la palatina branĉo.
Ĝis la 20-a jarcento la plej famaj Perényi estis:
- Imre Perényi (palatino)
- Zsigmond Perényi (ministro)
- Zsigmond Perényi (martiro)
- Péter Perényi (krongardisto)
- Imre Perényi (kanceliero)
- Ferenc Perényi (episkopo)
- Imre Perényi (kanoniko).
En la modernaj tempoj (jam sen nobeleco) la plej famaj Perényi estis:
- Imre Perényi (arkitekto)
- Miklós Perényi (violonĉelisto)
- János Perényi (aktoro)
- László Perényi (aktoro)