Pere
Pere estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Gönc.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 400
- Poŝtkodo: 3853
- Telefonprefikso: 46
Situo redakti
La vilaĝo situas sur deklivoj, laŭ maldekstra bordo de Hernád, laŭ traira flankovojo. Abaújszántó troviĝas 6, Encs 9, Gönc 33, Miskolc 38, Budapeŝto 209 kilometrojn [1][rompita ligilo].
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1282 en formo Pere. La turkoj okupis la vilaĝon en 1640. En 1945 oni disdonis parcelojn inter la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno. Dum la socialismo kolĥozo funkciis.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, 2 vendejoj, gastejo, migra poŝto.
Vidindaĵo redakti
- nobeldomo el la 19-a jarcento