Pernek
Pernek, (ankaŭ hungare), germane Bäreneck estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/24/Slovakia_bratislava_malacky.png/320px-Slovakia_bratislava_malacky.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/25/Pernek_church_01.jpg/300px-Pernek_church_01.jpg)
Bazaj informoj
redakti- 48° 22′ 00″ N 17° 08′ 50″ O / 48.36667 °N, 17.14722 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 22′ 00″ N 17° 08′ 50″ O / 48.36667 °N, 17.14722 °O (mapo)
- Areo: 28 km²
- Supermara alteco: 260 m
- Loĝantaro: 804 en 2006
- Poŝtkodo: 900 53
- Aŭtokodo: MA
- Telefonprefikso: 034
Situo
redaktiPernek situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Zohor-Plavecký Mikuláš. Bratislavo troviĝas je 32 km-oj.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1206 en formo "Misle". Ĝi neniiĝis pro la tatara invado en 1241, poste refondiĝis, kiel "Perneck". Ĝis la 18-a jarcento oni minadis tie oron kaj arĝenton. En 1663 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pernek 1006 homoj, (plejparte slovakoj). Dum la 1-a mondmilito oni minadis tie antimonon. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al departemento kaj distrikto de Pozsony, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Pernek 783 homoj, (760 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito de 1672
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- Hungara Vikipedio