Pierrot (Tamás Z. Marosi)
Pierrot, laŭ vera nomo Tamás Z. Marosi [tamAŝ zE maroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Marosi Zoltán Tamás estas hungara figuro en la muzika vivo (komponisto, tekstopoeto, produktoro).
Pierrot (Tamás Z. Marosi) | |
---|---|
Pierrot (Tamás Z. Marosi) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Marosi Zoltán Tamás |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1969 (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto • ludisto • kantotekstisto • muzikproduktisto |
Tamás Z. Marosi [1] naskiĝis la 3-an de septembro 1969 en Budapeŝto.
Biografio redakti
La muzika kariero de Tamás Z. Marosi komenciĝis dum la mezlernejaj jaroj. En 1986 li ekprenis la nomon Pierrot, fondis ŝlagrorkestron, kie li kantis, komponis kaj estis klavaristo. Inter 1986-1995 li portis maskon pri klaŭno. Li registris plurajn muzikdiskojn aŭ kompaktajn diskojn ekde 1990. Intertempe ekde 1988 li estis redaktoro en radio, kiu dissendis nur ŝlagrojn. En 1990 li estis ankaŭ vendejestro de muzikinstrumentoj, ekde 1994 li estis plej ofte produktoro de muzikaj eldonaĵoj, li fondis propran firmaon. Ekde 1998 li ofte okupiĝas pri tabulaj infanaj ludiloj, ankaŭ en elektronika apero (komputile). Li ricevis premiojn inter 1990-2018.
Elektitaj libroj redakti
- Megkóstolni Ázsiát (gastronomia, 2005)
- Jumurdzsák gyűrűje (ludilo, 2011)
- Muszáj-kalózok - Kalandok a Karib tengeren (ludilo, 2016)
Elektitaj komponaĵoj redakti
- Mechanikus narancs (muzikaĵo por muzikalo)
- Popeye (2010)
Elektitaj ludiloj redakti
- AGON - A rejtélyes kódex trilógia (The Mysterious Codex, 2003)
- Jumurdzsák Gyűrűje (Yoomurjak's Ring, 2006)
- AGON - Toledo: az elveszett kard (The Lost Sword of Toledo, 2007)
- Répáskert (2018)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-06-21. Alirita 2019-06-21.