Pilar Eyre

hispana ĵurnalistino kaj verkistino

Pilar EYRE Estrada (Barcelono, 13a de septembro 1951) estas hispana ĵurnalistino kaj verkistino.

Pilar Eyre
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1951 (1951-09-13) (72-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto
jutubisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero

redakti

Ŝi gradiĝis en Filozofio kaj Beletroj kaj Informadiko, kaj tuj dediĉis sin al ĵurnalismo. ŝi ekkarieris en presgazetaro, kunlaborante en ĵurnaloj kiel Hoja del Lunes, La Vanguardia, Interviú, El Periódico de Catalunya kaj El Mundo.

Poste ŝi venis al aŭdividaj amaskomunikiloj, ĉefe ĉe radio kaj televido, per kio ŝi plej multe populariĝis, kunlaborante ĉefe kiel analizisto kaj komentisto de klaĉinformado pri gravuloj de sociaj altaj klasoj.

Ŝi ekkarieris literature en 1985 per la publikigo de klaĉverko Vips: todos los secretos de los famosos. En 2012 ŝi publikigis biografion de la reĝino Sofia titolita La soledad de la reina (La soleco de la reĝino), kiu estis vendosukceso.

Ŝi iĝis finalista de la Premio Planeta 2014 per la romano Mi color favorito es verte (Mia preferata koloro estas vidi vin, vortoludo per vidi vin (verte) anstataŭ verda (verde)), membiografia historio de malfrua amo de ĵurnalistino al militreportero, kiun ŝi ekkonas tri tagojn antaŭ lia foriro, kidnapo kaj serĉado fare de la ĵurnalistino.

Verkoj

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pilar Eyre Estrada en la hispana Vikipedio.