Piliscsév (piliŝĉEv), slovake Ĉiv estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Dorog.

Vilaĝcentro de Piliscsév

Geografio redakti

Piliscsév situas sur deklivoj de Pilis (montaro), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Dorog. La lasta urbo troviĝas 10 km-ojn, Esztergom 19 km-ojn, la ĉefurbo 25 km-ojn.

Historio redakti

La romianoj havis tie vilaĝon Lacus Felicis. La unua mencio devenis el 1247, tiutempe la bienoj apartenis al figuro Csév. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste slovakoj refondis ĝin. Okazis pesto en 1738, poste denove slovakoj alvenis. El ili iom profitis la loĝantarŝanĝon kaj reiris al Ĉeĥoslovakio en 1946.

Vilaĝservoj estas slovaka aŭtonomio, preĝejo, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, poŝto, apoteko, klubo de maljunuloj.

Piliscsév kaj Esperanto redakti

Hungaraj naturamikoj kreis en arbaro apud la vilaĝo fonton kiu nomiĝas Eszperantó ("Esperanto" laŭ hungara ortografio). Jen foto de la fonto (el la bildarkivo[rompita ligilo] de la aŭstria nacia biblioteko).