Planedmetaloj

Planednmetaloj estas tiuj metaloj, kiuj estis asociitaj en la antikvo al la tiam konataj planedoj.

Inter ĉirkaŭ la 9-a kaj la 7-a jarcentoj a.K. oni asociis al ĉiu de la sep per nura okulo observeblaj planedojmoviĝemaj steloj de la tercentra sistemo unu el la tiam konataj metaloj. Tiuj spegulus la apartajn ecojn de la koresponda planedodiaĵo; tiel ekzemple estis asociita la armilmetalo fero al la militdio AresoMarso aŭ la spegulmetalo kupro al la am- kaj belecdiino Venuso.

Planedo/diaĵo Metalo Unikodo
Suno Oro Suno U+2609
Luno Arĝento Unua kvarono U+263E
Merkuro Hidrargo Merkuro U+263F
Venuso Kupro Venuso U+2640
Marso Fero Marso U+2642
Jupitero Stano Jupitero U+2643
Saturno Plumbo Saturno U+2644

Al ĉiu konata metalo la alĥemiistoj aldonis elementsimbolon.

Tiuj planedmetaloj konservis sian signifon ĝis en la frua moderno kaj estis grava parto de alkemiaj kaj astrologiaj sciencoj. En la de ili influata medicino de Paracelso ili ludis esencan rolon. Ankoraŭ nuntempe oni uzas la planedmetalojn en malgrandetaj kvantoj en la antropozofia medicino.