Plasselb

komunumo de Svislando
Plasselb
Blazono de Plasselb
Blazono de Plasselb
Blazono de Plasselb
Plasselb
Plasselb
Plasselb
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 44′ 7″ N 7° 15′ 6″ O / 46.73528 °N, 7.25167 °O / 46.73528; 7.25167 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 7″ N 7° 15′ 6″ O / 46.73528 °N, 7.25167 °O / 46.73528; 7.25167 (mapo)
Areo 18,12 km²
Alteco 856 m super marnivelo
Poŝtkodo 1737
Komunumkodo 2300
Mapo de Plasselb
Mapo de Plasselb
Mapo de Plasselb
vdr

Pri la komunumo redakti

Plasselb estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1013 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Plasselb situas proksimume 11 kilometrojn sudoriente de la kantonĉefurbo Friburgo en la Friburgaj Antaŭalpoj en la valo de la rivero Ĝerino (en al germana lingvo Aegera). La komunumo konsistas el la vilaĝo Plasselb kaj la vilaĝeto Neuhaus (sur alteco de 973 m s.m.), kaj la setlejo Birchi-Hubel (sur alteco de 960 m s.m., konsistanta ĉefe el feriaj domoj). [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,12 km², de kiuj 55,5% estas kovritaj de arbaro, 37,1% servas por agrikulturo kaj 4,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Plasselb limas en nordo en unu punkto al Rechthalten, en nordoriento al Oberschrot, en oriento al Plaffeien, en sudo al Cerniat, en sudokcidento al La Roche, en okcidento al Le Mouret, en nordokcidento al Sankt-Silvestro, kaj en nordnordoriento al Giffers.

Trafiko redakti

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 178 de Friburgo al Plaffeien. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas apud Friburgo en distanco de proksimume 11 kilometroj. Per la buslinio de Friburgo al Plaffeien la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

En la jaro 1291 la Senjoroj de Ecublens vendis la vilaĝon Plasselb al la episkopo de Laŭzano. Per konkero de Illens en la jaro 1475 kaj aĉeto de la resto en 1486 Plasselb fariĝis havaĵo de la urba ŝtato de Friburgo kaj parto de la Malnova Kamparo de Friburgo. Ĝis 1720 Plasselb apartenis al la paroĥo Plaffeien, poste ĝi fariĝis aparta paroĥo. En la jaro 1971 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Neuhaus estis kunigita kun Plasselb. En la jaro 1994 montfalo detruis la ferivilaĝeton Falli Hölli en la komunumo Plasselb.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti