Krestogarolo

(Alidirektita el Platilofo)

La KrestogaroloPlatilofo (Platylophus galericulatus) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj, kvankam tiu atribuo ne estas entere certa. Ĝi estas monotipa, tio estas ununura specio en la genro Platylophus. La Krestogarolo estis tradicie inkludita en la Korvedoj, sed ĝi povas ne esti vera membro de tiu familio, probable pli proksima al la kaskolanioj (Malakonotedoj) aŭ lanioj (Laniedoj); ĝi plej bone estu konsiderata Corvoidea incertae sedis (necerta loko) por tuja estonteco.[1][2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestogarolo
Krestogarolo
Krestogarolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Platylophus
Specio: P. galericulatus
Platylophus galericulatus
(Cuvier, 1817)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas malgranda birdo tute ĉu malhelbruna ĉu nigra kun du videbla karakteroj: tre elstara kresto kaj tre kontrasta blanka larĝa strio kiel kolumo (escepte antaŭe).

Disvastiĝo redakti

Ili troviĝas en Sudorienta Azio nome en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo kaj Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montetoj. La specio estas minacata pro perdo de habitato. La birdoj el insuloj Sumatro kaj Borneo formas distingan subspecio, diference el tiuj de la kontinento kaj laŭ plumaro kaj laŭ voĉo. Tiuj diferencoj povus sufiĉi por disigo – kiu sendube metus la insula formo en la listo de endanĝeritaj specioj.

Kutimoj redakti

Ili moviĝas en etaj grupoj tra malalta tavolo de la arbaro. Ili estas bruemaj kaj adoptas tre starajn sintenojn, sed estas malfacile videblaj.

Notoj redakti

  1. madge
  2. Goodwin (1986)

Fonto redakti