Podler, kroate Poljanci, hungare Polányfalva [polAnjfalva], estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en la distrikto Oberwart, en la komunumo Weiden bei Rechnitz.

Panoramo de Podler

Bazaj informoj

redakti

Podler situas en valo de rojo. Oberwart troviĝas je 10 km-oj.

Historio

redakti

En la 16-a jarcento estis tie kruata bienocentro. En 1648 ĝi menciiĝas kroate: "Polanicz". En 1910 vivis en Polányfalva 141 homoj (plejparte kroatoj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando en Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Vas/Eisenstadt, al distrikto Kőszeg/Güns, poste al la respubliko Aŭstrio, inter 1938-1945 al nazia Germanio. En 1971 Podler aliĝis al la komunumo Weiden bei Rechnitz.

Vidindaĵoj

redakti