Polygonatum odoratum

Odora poligonato , latine Polygonatum odoratum, nomata bonodora poligonatotrivialnome salomonsigelo estas plantospecio el la familio de la Asparagacoj (Asparagaceae). Oni atentu la intermikson de la specio kun la pli ofta specio multflora poligonato (Polygonatum multiflorum).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Polygonatum odoratum
Odora poligonato (Polygonatum odoratum)
Odora poligonato (Polygonatum odoratum)
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Asparagaloj, Asparagales
Familio: Asparagacoj, Asparagaceae
Subfamilio: Nolinoideae
Genro: Polygonatum, Poligonato
Specio: P. odoratum
Polygonatum odoratum
(MILL.) DRUCE
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakteroj redakti

La odora poligonato estas multjara, herba planto, kiu atingas la altecon de 15 ĝis 50, malofte ĝis 100 cm. La planto havas rizomon kun perimetro de 5 ĝis 14 cm. Ĝia glata vertikala tigo, male al la multflora poligonato havas akrajn eĝojn. La sep ĝis dekdu alterne starantaj kaj duvicaj folioj estas simplaj kaj glatrandaj kaj longas 5 ĝis 12 (malofte ĝis 20) cm kaj larĝas 3 ĝis 6 (malofte ĝis 8) cm. Stipuloj mankas.

La planto floras inter majo kaj junio. La floroj kreskas unuope aŭ duope pendantaj en la florakseloj. La planto havas 5 ĝis 10 (malofte ĝis 20) mm longajn flortigojn. La iom odorantaj floroj estas duseksaj kaj radiarsimetriaj kaj trinombraj. La tubforma perigono konsistas el cilindraj ĝis sonorilformaj periantroj, kiuj estas blankaj kun verdaj pintoj. Ekzistas stamenoj; la anteroj longas ĉ. 4 mm. La tri karpeloj estas kunkreskintaj en ovario, kiu longas ĉ. 3 ĝis 4 mm. La pistilo longas de 10 ĝis 14 mm.

La blu-nigraj beroj havas perimetron de 7 ĝis 10 (malofte ĝis 12) mm kaj enhavas po sep ĝis naŭ semojn.

La kromosomnombro estas 2n = 20, 26, 28 aŭ 30.

Disvastigado redakti

 
aro de la odora poligonato

La odora poligonato venis de Eŭrazio: Ĉinujo, Japanujo, Koreujo, Mongolujo, Rusujo kaj Eŭropo. Ĝi kreskas rande de maldensaj kverkaroj kaj pinaroj kaj en sekaj kaj varmaj arbustoj.

 
odora poligonato (Polygonatum odoratum).

Veneneco redakti

La tuta planto, precipe la beroj, enhavas la venenojn homoserinlaktono, ĥelidona acido, jerva acido kaj saponinoj kaj kelkajn aliajn nekonatajn substancojn.

Simptomoj de la venenigado estas vomemo, vomado kaj diareo. Ĝenerale okazas malfortaj venenigadoj.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti