Popola Demokratia Partio
La Popola Demokratia Partio (turke Halkların Demokratik Partisi (HDP), nordkurde Partiya Demokratîk a Gelan) estas por-malplimulto politika partio en Turkio. La partio ideologie estas ĝenerale maldekstra kaj specife agadas por partoprena demokratio, rekta demokratio, feminismo, malplimultaj rajtoj, junularaj rajtoj kaj egalrajtismo.
Popola Demokratia Partio | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 15-a de oktobro 2012 vd | |
Lando(j) | Turkio vd | |
Sidejo | Ankaro | |
Ideologio |
demokrata socialismo • kontraŭkapitalismo • laikismo • maldekstra popolismo • regionismo | |
Popola Demokratia Partio | |
---|---|
Halkların Demokratik Partisi Partiya Demokratîk a Gelan | |
partio | |
Lando | Turkio |
Prezidantino Prezidanto |
Pervin Buldan Sezai Temelli |
Fondiĝo | 15-a de oktobro 2012 |
Ĉefa sidejo | Büklüm Sokağı 117 |
Koloro(j) | Violkolora, Verda |
Ideologio | Demokrata socialismo |
Pozicio | Maldekstre |
Granda Nacia Asembleo de Turkio |
65 / 600 |
Metropolitaj Municipoj de Turkio |
2 / 30 |
Distriktaj Municipoj de Turkio |
97 / 1 351 |
Provincaj Konsilantoj |
129 / 1 251 |
Municipaj Asembleoj |
1 441 / 20 498 |
Membroj | 34 250 2017 |
Internacia aliĝo | Socialista Internacio |
Eŭropa aliĝo | Partio de Eŭropaj Socialistoj |
Retejo | https://www.hdp.org.tr |
Historieto
redaktiLa partio fondiĝis ekde 2012 el diversaj socialistaj, kurdaj kaj alie etnaj, verdulaj, feministaj kaj GLAT-aj partioj kaj organizaĵoj. En la nacia balotado de 2014, 268 HDP-kandidatoj de la tuta 550 estis virinoj.
Konata kiel por-kurda kaj kontraŭkapitalisma partio, ĝi havas historion kun la Kurdistana Laborista Partio. La estraroj de la partioj estas kune en ofta kontakto kaj la nepino de Abdullah Öcalan estas HDP-parlamentkandidato. Interalie pro tio, la Partio de Justeco kaj Disvolviĝo de Recep Tayyip Erdoğan ĝisoste opozicias HDP.