Porac
Porac - tagaloge Lungsod ng Porac - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango. Porac estas laŭ areo la plej granda en Pampango kaj estis la plej granda en la insularo antaŭ ol ĝi estis dividita en apartajn municipojn.
Porac | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2008 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 140 751 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 448 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 4′ N, 120° 33′ O (mapo)15.071944444444120.54194444444Koordinatoj: 15° 4′ N, 120° 33′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 98 m [+] | ||
Areo | 314 km² (31 400 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Porac, Pampanga [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- loĝantaro: 124 381 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 2008
- telefonkodo: +63 (0)45
- Supermara alteco: m
- Areo: 314,0 km²
Geografio
redaktiPorac kuŝas sur piedo de vulkano Pinatubo [1]. La provinca sidejo San Fernando (Filipinoj) kaj Floridablanca (Filipinoj) troviĝas nur po 11, Angeles 13, Guagua 15, Lubao 16, ĉefurbo Manilo kaj Kezonurbo po 71 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiPorac estis fondita en 1594, sed oni trovis pruvojn pri homa ĉeesto el la periodo 12-a kaj 17-a jarcentoj. La Filipina Ŝtata Armeo havis tie bazon inter 1942-1946, ties soldatoj batalis kontraŭ la japanoj. Kataklisma erupcio de la proksima Pinatubo okazis en 1991. En la 2000-aj jaroj Porac atingis la internacian klasifikadon urbego (pli, ol cent mil).
Ekonomio
redaktiPorac estas grava fonto de granito kaj aliaj mineraloj. En la urbo oni prilaboras manĝaĵojn, eĉ ankaŭ por eksterlando. En 2014 oni fondis bienon, kie oni kombinas komercon, loĝadon, distradojn. La loka registaro nomis ĝin kiel la regiona kreskocentro de Centra Luzono. Nun, ĝi estas unuaranga turisma celloko.
Religio
redaktiEn Porac vivas katolikoj plejparte. Ankaŭ metodismaj preĝejoj funkcias.
Trafiko
redaktiPorac havas trairan vojon el Angeles kaj malgravajn flankovojojn.
Klimato
redaktiLa klimato de Porac estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas ĉirkaŭ 1280 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter novembro-aprilo falas pli malofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans
-
Rivero proksime
-
Merkato
-
Merkato
-
Lernejo
-
Metodisma kapelo
-
Monumento Rizal