Lubao
Lubao - tagaloge Lungsod ng Lubao - estas kvaraklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango. La loknomo devenas de la indiĝena termino lubo, kiu signifas malaltan spegulbildon de la kotaj kaj inunditaj trajtoj de la regiono.
Lubao | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2005 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 173 502 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 114 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 56′ N, 120° 36′ O (mapo)14.933333333333120.6Koordinatoj: 14° 56′ N, 120° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 7 m [+] | ||
Areo | 155,77 km² (15 577 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lubao, Pampanga [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- loĝantaro: 160 838 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 2005
- telefonkodo: +63 (0)45
- Supermara alteco: m
- Areo: 155,77 km²
Geografio redakti
Lubao kuŝas sur ebenaĵo laŭ mara golfo ĉe marĉa areo [1]. Provinca sidejo San Fernando (Filipinoj) troviĝas 15, Angeles 25, ĉefurbo Manilo 57, Kezonurbo 58 kilometrojn (aere) [2].
Historio redakti
Lubao estis fondita en 1572. La unua hispana katolika preĝejo estis konstruita tiutempe. Okazis dominado de japanoj inter 1941 kaj 1945.
Ekonomio redakti
Lubao estas konata pro rizoj, sukerkanoj kaj fiŝoj.
Religio kaj eduko redakti
Lubao havas ses katolikajn paroĥojn, la unua estis establita en 1572. Krom la katolikoj vivas en la urbego mormonoj kaj adventistoj.
Pluraj akademioj funkcias en la urbego.
Trafiko redakti
Lubao havas trairan ĉefvojon el San Fernando kaj flankovojon al la najbara Floridablanca (Filipinoj).
Klimato redakti
La klimato de Lubao estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas ĉirkaŭ 2000 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter decembro-aprilo falas pli malofte. La averaĝa jara temperaturo estas ĉirkaŭ 30 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj redakti
- preĝejoj
- muzeo kaj biblioteko
- pluraj festivaloj
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Muzeo
-
Akademio