Angeles
Angeles - tagaloge Lungsod ng Angeles - estas unuaklasa universitata urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango. La loknomo estas derivita de la hispana El Pueblo de los Ángeles ("La Vilaĝo de la Anĝeloj") honore al siaj patronoj kaj la nomo de ĝia fondinto, Don Ángel Pantaleón de Miranda.
Angeles | |||
---|---|---|---|
tre urbanizita urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2009 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 462 928 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 7 681 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 9′ N, 120° 35′ O (mapo)15.147180555556120.58473333333Koordinatoj: 15° 9′ N, 120° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 146 m [+] | ||
Areo | 60,27 km² (6 027 ha) [+] | ||
Horzono | Norma Horzono de Filipinoj [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Angeles City [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- loĝantaro: 411 634 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 2009
- telefonkodo: +63 (0)45
- Supermara alteco: 80 m
- Areo: 60,27 km²
Geografio
redaktiAngeles kuŝas sur ebenaĵo ne havanta marbordon [1]. La provinca ĉefurbo San Fernando (Filipinoj) troviĝas nur 12, Kezonurbo 73, Manilo 76 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiAngeles estis fondita en 1796, tiam oni konstruis la unua biendomon. Poste alvenis ankaŭ aliaj kamparanoj, kiuj kultivis rizojn, sukerkanojn, vitojn. Tiutempe la loko estis konata kiel Culiát. En 1829 ĝi estis oficiale municipo kaj vilaĝo jam kiel Angeles. En 1899 usonaj fortoj komencis atakon kontraŭ Angeles, sed la kontraŭstaris kaj nur tre longa sieĝo ĝi falis. La urbeto estis okupita de la japanoj inter 1942 kaj 1945. Angeles akiris urban statuson en 1964, pli gravan statuson en 1986. Kataklisma erupcio de la proksima Pinatubo okazis, kaj tuj 60 mil da homoj estis evakuitaj el la urbo. Neniu mortis. En la tre proksima usona aerbazo la usonanoj urĝe forlasis la bazon, ili neniam revenis. La bazo poste estis moderna filipina internacia flughaveno.
Ekonomio
redaktiAngeles estas la komerca kaj financa nabo de la provinco. La menciita usona aerbazo iam estis la plej granda usona instalaĵo ekster la kontinenta Usono, tial ekonomie Angeles dependis multe de la usona bazo. Post kompleta purigado kaj forigo de vulkanaj cindroj la bazo estis transformita al speciala ekonomia zono apud la flughaveno. En Angeles multe okupiĝas pri hejmaj industrioj.
Religio kaj eduko
redaktiAngeles havas romkatolikan plimultan loĝantaron. Almenaŭ du gravaj festivaloj kun la katolika fido okazas ĉiujare.
Universitato Angeles estis fondita en 1962, krome estas diversaj kampusoj, romkatolika seminario kaj pluraj aliaj altlernejoj.
Trafiko
redaktiAngeles kuŝas laŭ la ĉefa norda-suda ŝoseo kaj fervojaj linioj, se ne paroli pri la menciita flughaveno.
Klimato
redaktiLa klimato de Angeles estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 2042 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter decembro-aprilo falas pli malofte. La averaĝa jara temperaturo estas 31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj. Multaj damaĝaj ŝtormoj frapis la urbon (ekzemple en 1974, 1978, 1981, 1991).
Vidindaĵoj
redaktiInternaciaj ĝemelurboj
redakti- Las Vegas (Usono)
Fontoj
redakti- WikiTrans
- [3]
-
Universitato
-
Monumento
-
Vojo
-
Loĝdomo