Pordopilko

japandevena teama pilkosporto surbaze de kroketo

Pordopilko aŭ laŭ sono de la angla vorto gejtbalo - angle gateball kaj japane ゲートボール, laŭ transskribado Hepburn Gētobōru, koree 게이트볼, ĉine 日式槌球, laŭ dimensioj oni eĉ povus paroli pri "pordetopilko"") estas teama sportospeco rilata al kroketo, kiu estas aparte disvastigita en Orienta Azio kaj Ameriko kaj regione jam evoluis al amasa fenomeno. Ĝi estas precipe konsiderata sporto por maljunuloj, sed taŭgas por ĉiuj aĝoj.

Pordopilko
speco de sporto
pilkosporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
pordopilkanto en ago

Historio redakti

Pordopilko estis inventita en 1947 fare de Eiji Suzuki en la urbeto de la insulo kaj gubernio Hokajdo de Japanio. Li origine konceptis ĉi tiun ludon por infanoj, sed ĉar ĝi estas facile lernebla kaj ne precipe fizike postulema, ĝi malrapide evoluis al intergeneracia sporto.

De la malfruaj 1970-aj jaroj, pordopilko disvastiĝis tra Japanio, kaj japanaj elmigrantoj komencis enkonduki la novan sporton en aliaj landoj. En 1984 estis fondita la Japana Pordopilka Unio, unu jaron poste la Monda Pordopilka Unio formiĝis kun landaj asocioj el Japanio, Popola Respubliko Ĉinio, Sud-Koreio, la Respubliko Ĉinio (Tajvano), Brazilo kaj Usono kiel fondaj membroj. En 1986, la unua Pordopilka Mondĉampioneco estis okazigita en Hokajdo.

En la sekvaj jaroj fondiĝis pliaj landaj asocioj, precipe en Sudameriko kaj Orienta Azio. En 2001, Pordopilko estis invitsporto de la Sesaj Mondaj ludoj en Akita. En 2003, la Aŭstralia Unuiĝo aliĝis al la monda unio. La unua eŭropa pordopilka klubo estis fondita en 2005 en Wolfsburg en Germanio. En 2006, la 9-a Pordopilka Monda Ĉampioneco okazis sur la sudkorea insulo Ĉeĝu, kie en 2021 ankaŭ devintus okazi la IJK 2021, kvankam fine ĝi okazis nur rete pro la sociaj limigoj de la tiama kronvirusa pandemio.

Hodiaŭ pordopilko estas ludata de pli ol 8 milionoj da homoj tutmonde, inkluzive de 6 milionoj sole en Japanio. Precipe maljunuloj entuziasmas pri pordpilko,[1] ĉar ĉi tiu sporto ankaŭ povas esti praktikita en maljunaĝo kaj la fizika taŭgeco estas pruveble plibonigita.[2] Kiel precizeca sporto aŭ lertecludo, pordopilko postulas la plej altan lertecon pri koncentriĝo; temas pri kunordigo-kapablo, strategia pensado kaj senco pri tempomezuro.

 
 Ĝi estas sporto, kiu povas esti ludita ie ajn, de iu ajn. Pordopilko taŭgas por ĉiuj aĝoklasoj, ĉu vira aŭ ina. 
— Takanori Sekiguĉi, (Ĝenerala Direktoro de la Monda Pordopilka Unio)

Reguloj de la ludo redakti

 
pordopilkejo kun numeritaj pilkoj kaj unu el la tri goloj

Pordopilko povas esti ludata kaj subĉiele kaj endome. La rektangula ludkampo estas 20-25 metrojn longa kaj 15-20 metrojn larĝa. Estas tri goloj kaj golfosto sur la kampo, kiu devas esti trafita per plastaj pilkoj en la specifita ordo. Kiel ĉe kroketo, la pilko estas trafita per ligna (foje ankaŭ metala) maleo, la pozicio de la ludanto dum batado estas simila al tiu en golfo. Ĉiu celo gajnita nombras unu poenton, atingi la celon gajnas du poentojn. Tuŝi la pilkon per la maleo estas nur permesita dum ekvojigo kaj estas alie konsiderata trompo.

La ludo estas ludata en du konkurantaj teamoj de po kvin membroj, ĉiu ludanto ludas sian propran numeritan pilkon. La pilkoj estas koloraj ruĝaj aŭ blankaj laŭ la teamo al kiu ili apartenas; la ruĝaj pilkoj (aŭ "ruĝa teamo") estas neparaj numeroj 1, 3, 5, 7 kaj 9; kaj la blankaj pilkoj (aŭ "blanka teamo") estas paraj numeroj 2, 4, 6, 8 kaj 10. La teamoj alterne agas, kio ebligas bari la vojojn de la kontraŭa teamo al la celo. La teamo kun la plej alta nombro da poentoj en 30 minutoj estas la gajnanto.

Fonto redakti

  • La teksto baze verkiĝis laŭ modelo de la koncerna germanlingva artikolo laŭ stato de la 5-a de majo 2022, kun iom da aldono el la angla teksto, sed ne laŭvorte tradukiĝis.

Referencoj redakti

  1. Süddeutsche Zeitung: artikolo germanlingva: Gateball erobert die Seniorenwelt ("pordopilko konkeras la maljunulan mondon") de la 24-a de oktobro 2007.
  2. Mijaguĉi Kazujoŝi, Demura Ŝiniĉi kaj Mijaguĉi Hisajoŝi: "La Karaktero de Fizika Taŭgeco en Maljunaj Pordpilkaj Ludantoj" (japane, en formato PDF), mallonga angla resumo: The Character of Physical Fitness in Aged Gateball Players. En: Japanese Journal of Physical Fitness and Sports Medicine (Japana Revuo pri Fizika Taŭgeco kaj Sporta Medicino) 39, 1990, ISSN 0039-906X, pp 262-269.