Preĝejo Ĉieliro de Maria (Gávavencsellő)

Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Gávavencsellő

La preĝejo Ĉieliro de Maria estas sakrala historia monumento en grandvilaĝo Gávavencsellő (Hungario).

Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gávavencsellő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Nyíregyháza
paroĥo loke
Dato de konsekro 1834
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko kaj klasikismo
Konstruado 18281834
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Gávavencsellő, Vasút u.
vdr

Historio

redakti

En la tiama (aparta) vilaĝo Vencsellő estis kirko dum la mezepoko, sed pri la konstruado mankas informoj. Dum dominado de turkoj la kalvinanoj uzis ĝin. La paroĥo estis refondita en 1793, sed la diservoj okazis en privata domo. La didomo estis konstruita inter 1828-1834. La turo rompiĝis en 1912, sed poste ĝi rekonstruiĝis. En 1944 la turo estis eksplodita, poste ĝi jam neniam renoviĝis, sed la navo estis trakonstruita. La orgeno estis kreita en 1955, la sonorilostablo en 1974. Interne 2 sonoriloj loĝas.

Konstruaĵo

redakti

La konstruaĵo situas sola korto, sed antaŭ la kirko dekstre estas videblaj krucifikso kaj sonorilostablo. La kirkofasado estas simetria, meze la enirejo funkcias sub impona pluvŝirmilo, kiun 2 kolonoj tenas. Super la enirejo niĉo, ene statuo estas videbla. La navo finiĝas en duonronda absido, kie etaĝa sakristio aliĝas. La enirejo al la galerio funkcias el la ekstera navoparto.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Fontoj

redakti