Preĝejo Ĉieliro de Maria (Sátoraljaújhely)
Preĝejo de Ĉieliro de Maria kun monaĥejo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Sátoraljaújhely, en la urbomezo.
Preĝejo de Ĉieliro de Maria | |
---|---|
Preĝejo de Ĉieliro de Maria kun monaĥejo en Sátoraljaújhely
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sátoraljaújhely |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiPreĝejo
redaktiLa frugotika kirko supozeble konstruiĝis kune kun la monaĥejo en 1258. Inter 1335-1350 ĝi estis trakonstruita. En 1566 la turkoj bruldetruis ĝin, poste en 1600 ĝi rekonstruiĝis. En 1789 piaristoj alvenis kaj transprenis la taskojn. Francisko Rákóczi la 1-a konstruigis eksteran kapelon de Sankta Kruco en 1674. La orgeno funkcias ekde 1893. En 1949 pro la baldaŭa ŝtatiĝo la romkatolika eklezio transprenis la konstruaĵojn.
Monaĥejo
redaktiEn tiu loko supozeble en 1221 oni fondis monaĥejon por ermitoj. En 1258 alia monaĥejo estis konstruita por paŭlanoj. Ili funkciigis ankaŭ muelejon. En 1566 ankaŭ la monahejo bruldetruiĝis, la paŭlanoj estis forigitaj. La postaj rekonstruoj ekde la 17-a jarcento tamen gardas gotikajn restaĵojn. Oni supozas, ke jam en 1646 lernejo funkciis en la konstruaĵo. En 1678 soldatoj denove iomete detruis la monaĥejon. En 1698 oni konstruis etaĝon sur la monaĥejon. En 1950 la piaristoj estis forigitaj. En 1991 la piaristoj rericevis la monaĥejon.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo kune kun la monaĥejo situas sola. La monaĥejo formas H-majusklon, la preĝejo aliĝas al tio tiel, ke formiĝis interna korto, kie estas videbla iama klostro (nun la arkadoj estas nur fenestroj). En mezo de la suba fasado situas la enirejo por la preĝejo. La turo altiĝas en la alia flanko ĉe la plurlatera sanktejo.
En la monaĥejo nuntempe piarista kolegio funkcias. Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.