Preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Johano Nepomuko (Székesfehérvár)

Cisterciana Preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Johano Nepomuko estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbocentro de Székesfehérvár.

Interno de la preĝejo
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Johano Nepomuko
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Johano Nepomuko en Székesfehérvár
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Johano Nepomuko en Székesfehérvár
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Székesfehérvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
Statuso paroĥa preĝejo ekde 1948
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr
Ĉefenirejo dum Pentekosto

Historio redakti

Dum dominado de turkoj (ĝis 1688) en tiu ĉi loko estis moskeo, poste jezuitoj alvenis, kiuj konstruis kirkon en alian lokon. Ili konstruis alian preĝejon ĝuste en lokon de la moskeo inter 1742 kaj 1756. En 1773 la jezuitoj estis forpelitaj, poste paŭlanoj havis la preĝejon ĝis 1786, poste la germanaj loĝantoj uzis ĝin. Ekde 1813 la cistercianoj uzis la preĝejon (escepte la socialisman periodon). La orgeno estis farita en 1942. La konstruaĵo estis plene renovigita en 2014.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas laŭ la trotuaro kune kun la monaĥejo. La fasado estas simetria, flanke po unu turoj altiĝas. La turpintoj estas bulboformaj. Sur la fasado estas videblaj la konstrujaro MDCCLI (1751) kaj blazono de jezuitoj. Interne freskoj pentritaj de Caspar Franz Sambach kovras la murojn. La ĉefaltara bildo prezentas apoteozon de Johano Nepomuko. La dekstra flanka altaro estis farita en 1752 kaj dediĉita al Sankta Francisko. Károly Bebo kreis la predikejon. Sub la preĝejo kriptoj etendiĝas. Oni aprezas meblojn de la sakristio la plej bela eŭropa baroko. Ankaŭ kapelo Emeriko de Hungario troviĝas en la preĝejo.

Monaĥejo redakti

La monaĥejo estis konstuita same ekde 1742. Ĝi nuntempe estas historia muzeo kun signifaj kolektaĵoj.

Fontoj redakti