Preĝejo Elizabeto de Hungario (Veresegyház)

Preĝejo Elizabeto de Hungario en Veresegyház

La preĝejo Elizabeto de Hungario estas sakrala historia monumento en urbo Veresegyház (Hungario). En la 2010-aj jaroj ĝi estas nefunkcianta pro arkeologiaj esploroj.

Preĝejo Elizabeto de Hungario
Preĝejo Elizabeto de Hungario en Veresegyház
Preĝejo Elizabeto de Hungario en Veresegyház
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Veresegyház
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Gödöllő
paroĥo en la urbo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 17771778
Specifo
Ligiloj
Adreso Veresegyház, Fő út 99, 2112
vdr
Pordo al la kirko

Historio redakti

En tiu loko ĉirkaŭ 13-a jarcento estis jam kirko, kies restaĵojn arkeologoj jam trovis. En la 15-a jarcento la kirko estis pligrandigita. Dum dominado de turkoj la loĝantoj estis kalvinanoj. Dum la kontraŭreformacio en 1718 la katolikoj rericevis ĝin. En la sekva jaro ankaŭ la paroĥo estis refondita. Pli nova kirko estis konstruita en la jaroj 1777 kaj 1778 en loko de la malnova preĝejo, sed kelkaj partoj restis el la malnova konstruaĵo. La instalaĵoj estis kreitaj en la 18-a jarcento, la 3 sonoriloj en 1949, la orgeno en 1961.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto laŭ la ĉefvojo. En la korto troviĝas ankaŭ skulptaĵo pri golgoto el la 18-a jarcento. La preĝejfasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, plej supre la kvadrata turo altiĝas. La navo finiĝas en hufoforma absido. La navo havas maldekstre sakristion. Martin Johann Schmidt pentris la ĉefaltaran bildon pri Elizabeto de Hungario. La plafono havas freskojn.

Kermeso okazis en la 19-an de novembro.

 
preĝejkorto

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti