Preĝejo Johano Nepomuka (Nagyhalász)
La preĝejo Sankta Johano Nepomuka estas sakrala konstruaĵo en urbo Nagyhalász (Hungario).
Kirko Sankta Johano Nepomuka | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagyhalász |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Nyíregyháza |
paroĥo | la zorganto en Kemecse |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio redakti
La unua mencio pri kirko dediĉita al Ĉieliro de Maria okazis en 1332. La loĝantoj akceptis la kalvinismon ĉirkaŭ 1550, poste la komunumo estis firme kalvinisma. Dum la sekvaj jarcentoj ankaŭ katolikoj ekloĝis kaj ili konstruis la nun videblan simplan, malgrandan kirkon en 1888. La matrikulaj enskiboj okazis ekde 1839. La sonoriloj estis kreitaj en 1924, respektive en 1956. La paroĥo estis fondita en 1936.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en stratangulo en korto, sed la fasado tuŝas rekte la trotuaron. En la korto ankaŭ ŝtona kruco estas videbla. Meze, malsupre troviĝas la enirejo, plej supre la firstotureto altiĝas kun bulba pinto. La absido estas duonronda, sed ĝi kontaktiĝas kun la sakristio maldekstre.