Preĝejo Marteno de Tours (Tótszentmárton)

La Preĝejo Marteno de Tours estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Tótszentmárton. La vilaĝo ricevis la nomon pri patrono de la preĝejo.

Preĝejo Marteno de Tours
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tótszentmárton
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
dekanujo Letenye
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita el brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La gotika kirko estis konstruita en la 14-a jarcento, en 1374 dokumento menciis ĝin. Dum la kontraŭturkaj bataloj ĝi ruiniĝis. En la fruaj 1700-aj jaroj ĝi estis iom riparita, poste en 1777 oni konstruis pli novan konstruaĵojn, tamen el la malnova konstruaĵo oni profitis la uzeblajn partojn. La turo estis renovigita en 1947. La orgeno alvenis en 1965. La plena preĝejo estis restaŭrita en 1977, ekde tiam kelkaj mezepokaj partoj estas videblaj.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola sur monteto en mezo de la vilaĝo en korto. En la preĝeja korto estas videbla ankaŭ kruco kaj monumento pri falintoj dum la 2-a mondmilito (depost 1990). En mezo de la simetria fasado altiĝas la reliefanta turo kun la enirejo meze. En ambaŭ flankoj de la navo po unu duonronda kapelo aliĝas, iom poste ankaŭ sakristio. La absido estas plurlatera. Interne estas vidindaĵo la statuo pri Sankta Jozefo. La altara bildo estis pentrita en la 1949.

Kermesoj okazas en la 13-an de junio kaj en la 11-an de novembro. La preĝejo apartenas al pilgrimvojo pri Marteno de Tours (Via Sancti Martini). Teorie la preĝejo havas rangon paroĥa kirko, tamen la zorgado okazas el Tótszerdahely.

Fontoj redakti