Preĝejo Mater Dolorosa (Felsőpakony)

La preĝejo Mater Dolorosa (hungare Fájdalmas anya) estas eklezia konstruaĵo en Felsőpakony (Hungario).

Preĝejo Mater Dolorosa
Preĝejo Mater Dolorosa en Felsőpakony
Preĝejo Mater Dolorosa en Felsőpakony
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Felsőpakony
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Örkény
paroĥo filio de Gyál
Dato de konsekro 1994
Konsekrinto Ferenc Keszthelyi
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Ferenc Török (arkitekto)
Konstruado 19901994
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Mapo
Preĝejo Mater Dolorosa (Felsőpakony) (Hungario)
Preĝejo Mater Dolorosa (Felsőpakony) (Hungario)
DEC
neniuj koordinatoj
Ligiloj
Adreso 2363 Felsőpakony, Eötvös József utca 26.
vdr

Historio

redakti

En tiu areo ĝis 1541 estis funkcianta paroĥa kirko, baldaŭ pro dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis. Depost fino de la turka erao la alvenintoj vivis nur en sporadaj farmoj, ankaŭ eklezie ili apartenis al Némedi. Tamen la katolikoj vizitis diservojn en la pli proksima Ócsa. La vilaĝo mem estis refondita nur en 1931, poste la diservoj okazis en la lernejo. Ekde 1945 la aktuala paroĥo funkciis en Gyál. Inter 1949-1976 la mesoj okazis denove en trakonstrita ejo en farmo, poste en la vilaĝo en privata domo. En 1988 sonorilostablo estis establita. Oni konstruis la nun videblan preĝejon inter 1990-1994.

Konstruaĵo

redakti

La kirko situas sola en korto. La konstruaĵo estas nekutima kaj komplika. Estas videbla malalta turo kun piramida turpinto. La navo plejparte estas ronda.

Kermeso okazus en la 15-an de septembro, sed praktike la 3-an de la sama monato.

Fontoj

redakti
 
Preĝejo de Felsőpakony