Felsőpakony [felŝOpakonj] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Gyál. En la loknomo felső signifas: supra.

Preĝejo de Felsőpakony

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Felsőpakony situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Lajosmizse inter Gyál kaj Ócsa. Aŭtoŝoseo M5 Budapeŝto-Szeged preteriras. Budapeŝto estas je 18 km-oj.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata de sarmatoj kaj avaroj. La unua skriba mencio okazis en 1264. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Ekde 1704 la loko rehomiĝis. En 1931 oni disdonis parcelojn, kio ebligis konstruojn de novaj domoj. La loko estis vilaĝo en 1947. Dum la socialisma erao ĝi estis kunvilaĝo de Gyál. En 1990 la setlejo iĝis municipo.

La vilaĝo havas modernajn romkatolikan omaĝe al Dolora Patrino de 1994 kaj kalvinanan preĝejojn.

Famulo redakti

En Felsőpakony naskiĝis aktoro József Baróti.