Preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto (Jánossomorja)
La preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto estas katolika historia monumento en urbo Jánossomorja (Hungario).
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto kun statuo en Jánossomorja
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Jánossomorja |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
dekanujo | Moson |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
En la iama vilaĝo Szentiván arkeologoj trovis restaĵon de mezepoka rotondo. La vilaĝo protestantiĝis dum erao de István Bocskai, ili detruis la rotondon kaj konstruis novan kirkon. En 1696 pro kontraŭreformacio la loĝantoj rekatolikiĝis kaj nova baroka katolika kirko estis konstruita en 1769. La orgeno estis kreita en 1844.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola en korto, sed la fasado atingas rekte la trotuaron. Apude estas videbla statuo pri Johano Nepomuko. La fasado estas simetria, meze la kvadrata kaj tre mallonga turo altiĝas. En la fasado estas ankoraŭ fenestroj kaj malplenaj niĉoj, ankaŭ enirejo, sed ekzistas alia enirejo en flanko de la navo. Sakristio aliĝas al la navo, ĉe la fino ankaŭ rektangula apsido. La internaĵoj estis faritaj plejparte en la 18-a jarcento. La ĉefaltara bildo prezentas Johanon Baptiston. Menciindas la 3 flankaj altaroj.