Preĝejo Naskiĝo de Maria (Tápiószele)
La preĝejo Naskiĝo de Maria estas romkatolika monumento historia en urbo Tápiószele (Hungario).
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tápiószele |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Vác |
dekanujo | Nagykáta |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1738 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko (absido), baroko (navo) |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEklezia fonto mencias jam kirkon dediĉitan al Demetrio de Tesaloniko en 1347. Dum dominado de la turkoj la loĝantoj iĝis kalvinanoj, ili ekhavis la kirkon. La katolika grupo estis refondita en 1728. Samtempe la katolikoj konstruis en la sama loko novan preĝejon, tamen ili profitis ion el la malnova. Signifa trakonstruo okazis en 1746. La turo estis konstruita en 1832, la flankonavoj en 1935. Alia fonto mencias trakonstruon en 1895. La orgeno estis farita en 1857 kaj estis trakonstruita en 1925 kaj 1984.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo staras sola en korto. En la simetria fasado la turo meze altiĝas. Ankaŭ la enirejo funkcias meze, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. La navo havas 2 krucnavojn kaj sakristion (en la alia flanko kapelon). La absido estas oklatera kaj estas apogitaj per pilieroj ĉe la anguloj. La ĉefaltaro estis farita en la 19-a jarcento, la ceteraj instalaĵoj en la pli frua jarcento.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2019-10-20 per la retarkivo Wayback Machine